Sagrada Familia con San Joaquín y Santa Ana ante el Eterno en gloria

El Vikipedio, la libera enciklopedio


La triobla generacio
La triobla generacio
Francisco de Goya, inter 1760[1] kaj 1769[2]
Oleo sur tolo
79 × 55 cm
Privata kolekto (Jerez de la Frontera)
vdr

Sagrada Familia con San Joaquín y Santa Ana ante el Eterno en gloria nome Sankta Familio kun Sankta Joakimo kaj Sankta Ana antaŭ la Eternulo glore aŭ alinome La triobla generacio estas fama pentraĵo atribuita al Francisco de Goya.

Kiam Goya estis 10jaraĝa, la familio trapasis ekonomiajn problemojn kaj la infano devis eklabori. En la aĝo de 14, Goya studis kun la pentristo José Luzán, sed tio okazis jam en 1759, kiam la estonta pentristo estis 13jaraĝa, iom malfrua aĝo pli ol kutime. El tiu epoko ĝis 1763, oni scias malmulte, kaj laŭ Bozal, «neniom [el la verkaro de Goya] oni konservas el tiuj jaroj».[3] Tamen oni atribuis al tiu epoko kelkajn pentraĵojn de religia temo kiu montras nuancojn de stilo de malfrua baroko el Napolo de tiu unua majstro, perceptebla en Sagrada Familia con San Joaquín y Santa Ana ante el Eterno en gloria, datita, laŭ José Manuel Arnaiz, inter 1760 kaj 1763.[1] Josep Gudiol i Ricart tamen datas ĝin inter 1768 kaj 1769.[1]

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. 1,0 1,1 1,2 Arnaiz, José Manuel «La Triple Generación», en Realidad e imagen, Goya 1746-1828. Katalogo de la ekspozicio okazinta en la Muzeo de Zaragozo el 3a de oktobro al 1a de decembro de 1996, Madrid, Electa, 1996. Konsultita la 29an de oktobro de 2007. ISBN 978-84-8156-130-2.
  2. Slipo en la katalogo de la Universitato de Zaragozo
  3. Bozal (2005), vol. 1, paĝo 26.

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • Bozal, Valeriano, Francisco Goya, vida y obra, 1 vol., Madrid, Tf., 2005. ISBN 84-96209-39-3.