Sagunto

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Sagunt)
Por samtitola artikolo vidu la paĝon Sagunt (stacidomo).
Sagunto
municipo en Hispanio • municipo de Valencilando

Flago

Blazono

Flago Blazono
Administrado
Poŝtkodo 46500 • 46520
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 70 128  (2023) [+]
Loĝdenso 531 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 39° 41′ N, 0° 16′ U (mapo)39.676388888889-0.27333333333334Koordinatoj: 39° 41′ N, 0° 16′ U (mapo) [+]
Alto 49 m [+]
Areo 132 km² (13 200 ha) [+]
Horzono UTC+01:00 [+]
Sagunto (Valencilando)
Sagunto (Valencilando)
DEC
Sagunto
Sagunto
Situo de Sagunto
Sagunto (Hispanio)
Sagunto (Hispanio)
DEC
Sagunto
Sagunto
Situo de Sagunto

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Sagunt [+]
vdr

Sagunto (katalune Sagunt; hispane Sagunto) estas urbo de Valencilando (oriente de Hispanio), ĉefurbo de la komarko Camp de Morviedre. Ĝi situas ĉ. 30 km norde de Valencio, proksime al la Costa del Azahar ĉe Mediteranea Maro.

Ĝi estas plej konata pro la restaĵoj de la praa ibera kaj romia grandurbo de Saguntum, kiu ludis signifan rolon en la Dua Punika milito inter la Kartaganoj (sub Hanibalo) kaj la Romianoj.

Panoramo de Sagunto, kun la preĝejo de Sankta Maria centre.
Urbodomo de Sagunto.
Ermitejo de la Soledad.
Siderurgio en la Puerto de Sagunto.

La municipo havas du ĉefajn nukleojn: la historia urbo (Sagunto-Ciudad), situita ĉe la proksimo de la kastelo kaj la romia teatro, kaj Puerto de Sagunto (Haveno de Sagunto), je 5 km, ĉe la marbordo, kiu nun grupigas plejmulton de la loĝantaro.

Ĉefaj vidindaĵoj[redakti | redakti fonton]

  • La restaĵoj de la Citadelo (Kastelo), povas esti viditaj pinte de la monteto. Ĝi konservas grandan parton da siaj pitoreskaj muritaj remparoj, de romia kaj maŭra origino.
  • Romia teatro, parte rekonstruita en malfrua 20-a jarcento. Ĝi estas trovita sur la norda deklivo de la citadelmonteto. Ĝi estis la unua oficiala Nacia monumento deklarita en Hispanio (1896).
  • La gotika Preĝejo de Sankta Maria, en la Ĉefa Placo.
  • La Municipa Palaco, aŭ urbodomo; bela 18-a-jarcenta konstruaĵo kun novklasika fasado.
  • La frugotika Esglèsia del Salvador (Preĝejo de Nia Savanto).
  • La mallarĝaj stratoj de la Juderia (iama juda kvartalo), sur la montoflanko ĉe la citadelo.
  • La 13jarcenta monaĥejo de Sankta Ana, najbara al la Plaça de Pi.
  • La Muzeo de Historio de Sagunto, situanta en la domo de Mestre Peña, konstruaĵo en la juda kvartalo originanta de la dek-kvara kaj dekkvina jarcentoj. La plej granda kolekto estas de la Ibero-Roman-Periodo.

La fama komponisto Joaquín Rodrigo, kiu verkis la Konĉerton de Aranjuez (Concierto de Aranjuez), inter aliaj, estis naskita en Sagunto.

La futbalisto David Navarro estis naskita en Puerto de Sagunto en 1980.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]