Sahelo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Situo de Sahelo en Afriko

Sahelo (el la araba vorto ساحل [sahil] 'bordo') estas la limregiono en Afriko inter Saharo kaj la pli malsekaj regionoj sude de Saharo. La regiono etendiĝas de Atlantiko ĝis la Ruĝa Maro kaj inkluzivas partojn de la sekvaj landoj: Senegalo, Maŭritanio, Malio, Burkino, Niĝero, Niĝerio, Ĉado, Sudano, Etiopio, Eritreo, Ĝibutio, Somalio.

Pro malfacilegaj vivkondiĉoj la naturo en tiu regiono estas tre specifa kaj ĉe bestoj kaj ĉe plantoj; tie vivas multaj endemismoj, ekzemple inter birdoj la Sahela turto (Streptopelia roseogrisea). Fitogeografie, Sahelo estas aparta flaŭra provinco el la Sudano-Zambezia Regiono de la Paleotropika Regno ( vidu : Flaŭra regno ).

Vidu ankaŭ