Sai Baba

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Sai Baba
Persona informo
Naskonomo Ratnakaram Sathyanarayana Raju
Naskiĝo 23-an de novembro 1926 (1926-11-23)
en Puttaparthi
Morto 24-an de aprilo 2011 (2011-04-24) (84-jaraĝa)
en Puttaparthi
Mortokialo korhalto
Lingvoj teluguaangla
Ŝtataneco Barato • Brita Hindio • Dominio de Barato
Okupo
Okupo religiestro
vdr

Sathya Sai BabaBhagavan Sri Sathya Sai Baba (naskiĝis en la 23-a de novembro 1926, mortis en la 24-a de aprilo 2011) estis barata religia gvidanto. Li naskiĝis en vilaĝeto Puttaparthi. En Esperanto estas pri li verko Kaj la plej nobla estas amo de Annemaria Marwaha

Sathyanarayana Raju Ratnakaram (ĝusta nomo) konsideris sin reenkarniĝo de la hindua guruo Shirdi Sai Baba. Nombro de liaj kredantoj ne estas precize konata. Laŭ Organizaĵo Sathya Sai estas 6 milionoj. Nombro de liaj adeptoj en la tuta mondo estas taksata inter 6 kaj 100 milionoj.

Instruo[redakti | redakti fonton]

Moralaj instruoj de Sai Baba estas prezentataj diverslingve en pluraj libroj kaj revuoj. Ĉiutage en lia ĉefa aŝramo Prashanti Nilajam troviĝanta en lia naskiĝloko (ŝtato Andra-Pradeŝo) surtabule estas skribataj pensoj de la tago laŭ la guruo mem. Li apostolis unuecon de ĉiuj religioj, paciĝon kun si mem, helpon al aliaj, sed ankaŭ honoron kaj dignon, ĉar permesante neglekti nin ni samtempe permesas malgravigi dian fajreron enestantan en ni.

  • vivo laŭ kvin valoroj: amo (prema), paco (ŝanti), vero (satja), ĝusta agado (dharma), sindeteno de maljustaĵoj (ahimsa)
  • amo al ĉiuj estaĵoj kaj objekto
  • vegetarismo
  • sindeteno de alkoholo, fumado kaj narkotaĵoj
  • konscia limigado de siaj deziroj
  • ĉio kreita estas iluzio (maja), sole Dio estas reala
  • meditado – en la formo de ripetado de dia nomo, mantroj, imago de diaj bildoj, silenta sidado aŭ meditado de lumo.
  • akcepto kaj estimo al ĉiuj religioj kaj iliaj instruoj
  • estimo al gepatroj kaj maljunuloj
  • forigo de negativaj pensoj, sentoj, emocioj kaj malvirtoj de karaktero
  • aparteco de homo disde lia korpo kaj intelekto – la homo estas atmano
  • altruismo

Senprofita agado[redakti | redakti fonton]

Sai Baba fondis tri altkvalitajn hospitalojn, du en Puttaparthi, unu en Bangalore. Laŭ lia iniciato en Barato aperis kelkaj universitatoj kaj centoj da lernejoj (ĝis 2000, ankaŭ eksterlande fondis 22 lernejojn). Unu el universitatoj - Sri Sathya Sai Institute of Higher Learning ricevis la plej altan ateston en la lando. Plimulto de liaj projektoj estas apogataj de registaro kaj politikistoj. Inaŭguron de unu hospitalo ĉeestis prezidento de Barato - Abdul Kalam.

Konataj adeptoj[redakti | redakti fonton]

Al la plej konataj adeptoj de Sai Baba apartenas Atal Behari Vajpayee (inta ĉefministro), Abdul Kalam (antaŭa prezidento) kaj Manmohan Singh (nuna ĉefministro) kaj estinta ĉefministro de Nepalo Girija Prasad Koirala. Plie, instruoj de Sai Baba estis kaj estas fonto de inspiro al: Alice Coltrane, Maynard Fergusson kaj Dana Gillespie.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]