Saint-Briac-sur-Mer

El Vikipedio, la libera enciklopedio


Saint-Briac-sur-Mer
komunumo
Urbodomo de Saint-Briac-sur-Mer
Blazono
komunumo en Franciosetlejo
Regno Francio Francio
Regiono Bretonio
Departemento Ille-et-Vilaine
Arondismento Saint-Malo
Kantono Dinard
Komunumaro Komunumaro de Côte d'Émeraude
Situo Saint-Briac-sur-Mer
 - koordinatoj 48° 37′ 16″ N 02° 07′ 58″ U / 48.62111 °N, 2.13278 °U / 48.62111; -2.13278 (mapo)
Plej alta punkto
 - alteco 62 m s. m.
Plej malalta punkto
 - alteco m s. m.
Areo 8,06 km² (806 ha)
Loĝantaro 1 968 (2010)
Denseco 244,17 loĝ./km²
Dato 2008-2014
Urbestro Auguste Senghor
Horzono MET (UTC+1)
 - somera tempo MET (UTC+2)
Poŝtkodo 35800
INSEE 35256

Geografia lokigo sur la mapo : Ille-et-Vilaine

Vidu situon de Saint-Briac-sur-Mer kadre de Ille-et-Vilaine
Vidu situon de Saint-Briac-sur-Mer kadre de Ille-et-Vilaine
DEC
Saint-Briac-sur-Mer
Saint-Briac-sur-Mer
Saint-Briac-sur-Mer

Geografia lokigo sur la mapo : Francio

Vidu situon de Saint-Briac-sur-Mer kadre de Francio
Vidu situon de Saint-Briac-sur-Mer kadre de Francio
DEC
Saint-Briac-sur-Mer
Saint-Briac-sur-Mer
Saint-Briac-sur-Mer
Vikimedia Komunejo: Saint-Briac-sur-Mer
Retpaĝo: Oficiala TTT-ejo de Saint-Briac-sur-Mer
Map
vdr

Saint-Briac-sur-Mer (bretonlingve Sant-Briag) estas franca komunumo, en la departemento Ille-et-Vilaine en la regiono Bretonio.

Geografio[redakti | redakti fonton]

La komunumo estas borderita norde de Manika Markolo kaj okcidente de rivero Frémur kaj ties estuaro, kiu estas la okcidenta limo de departemento Ille-et-Vilaine. Ponto sur rivero Frémur ligas ĝin al Lancieux en departemento Côtes-d'Armor.

Najbaraj komunumoj[redakti | redakti fonton]

Lancieux (Côtes-d'Armor)

North
West  Saint-Briac-sur-Mer  East
South

Saint-Lunaire

Ploubalay (Côtes-d'Armor)

Pleurtuit

Botaniko[redakti | redakti fonton]

Pri riĉeco de flaŭro, Saint-Briac rangas en sepa pozicio de la komunumoj de la departemento, kiuj posedas en siaj diversaj biotopoj la plej multajn taksonojn, t.e. 611 por komunuma averaĝo de 348 taksonoj kaj departementa tuto de 1373 taksonoj (en 118 familioj). Estas 54 taksonoj kun alta hereda valoro (el tuto de 207) ; 27 taksonoj protektitaj kaj 35 apartenantaj al la ruĝa liusto de la armorika masivo (el departementa tuto de 237) [1].

Pluraj marbordaj plantoj kiaj armeria maritima kreskas sur la komunumo, precipe sur pinto de Garde-Guérin kun ties marborda herbejo riĉa je silene (Silene uniflora) kaj marĉaj orkidoj de la golfo de Dinard « espace d'une exceptionnelle richesse floristique » (Ophioglossum vulgatum) [2].

Historio[redakti | redakti fonton]

La nomo de Saint-Briac venas de sanktulo nomita Briac, devenanta de Irlando.

Briac albordiĝis en Bretonion kun sankta Tudvalo sur la bordo de Léon en ĉ. 548. En vilaĝo de La Chapelle estus konstruita, laŭŝajne, kapelo aŭ oratorio same kiel kruco kromnomita « Saint-Palm ».

Malnova Reĝimo (16-a jc - 1789)[redakti | redakti fonton]

La paroĥo estis menciita unuafoje en 1271. Temas pri pecigo de la primitiva paroĥo de Pleurtuit kaj ĝi apartenis al la episkoplando de Saint-Malo.

De la 16-a jc ĝis la franca revolucio, la familio Breil de Pontbriand estis la sola senjoro de Saint-Briac-sur-Mer.

Batalo de Saint-Cast

La 4-an kaj 5-an de septembro 1758, angla ŝiparo, forta je pli ol 113 ŝipoj kaj estrata de admiralo Richard Howe, albordiĝis en "Anse de la Fosse" (golfeto), oriente de la Garde Guérin en Saint-Briac, korpuso el pli ol 9 000 soldatoj (eble 13 000 sub la estrado de generalo Thomas Bligh akompanata de la duko de York, la estonta reĝo Georgo la Tria. Ĝi starigis kampadejon en vilaĝo La Plate-Roche en (Saint-Lunaire), post prirabo de Saint-Briac kaj de ties ĉirkaŭo, ĝi bruligis la vilaĝojn en Saint-Briac : La Fosse, Mesnil, Chemin kaj La Ville-au-Coq.

Revolucia periodo[redakti | redakti fonton]

En la franca revolucio de 1789, la nomo de la komunumo estis ŝanĝita al Port-Briac[3].

La pentristoj kaj ferirestado[redakti | redakti fonton]

Kiel montras pentraĵoj de gravaj pentristoj en la fino de la 19-a jc kaj la tiuepokaj fotoj, la marbordo antaŭ la starigo de ferirestadejoj, estis senarba. La novaj somerrestadantoj plantis el ĉiuj speciojn kaj tiel agrabligis la lokon.

Kelkaj datoj
  • 1883: Konstruado de Hotelo des Panoramas[4]
  • 1884: Restado de pentristo Paul Signac
  • 1885-1895: Someraj restadoj de desegnisto Henri Rivière
  • 1892: Kreado de "Dinard-Golf"[5]
  • 1896: Konstruado de la klubdomo de Dinard-Golf
  • 1901: Malfermo de la tramlinio inter Saint-Briac kaj Dinard. Estis vaportramo sur metra vojo, kiu trairios Saint-Lunaire. Tiu linio estis malfermita inter 1901 kaj 1902. En 1929, la linio estis fermita por esti anstataŭigita per buslinio.
  • 1920: Kreado de la tenisejo en La Houle.
  • 1927: Dua klubdomo de Dinard Golf Club, de arkitekto Marcel Oudin[5].

La dua mondmilito[redakti | redakti fonton]

Saint-Briac estas la okcidenta flanko de la "Festung" de Saint-Malo. Multaj bunkroj[6] estis konstruitaj tie, el kiuj la aro de Pinto de La Garde-Guérin[7].

La komunumo estis liberigita de la usonanoj la 15-a de aŭgusto 1944, koste de la vivo de tri usonaj soldatoj. Tony Vaccaro tie faris militfotojn.

Ekonomio[redakti | redakti fonton]

Saint-Briac-sur-Mer estas fama banurbo de Côte d’Émeraude.

Ekonomio ĉefe turisma

En 2004, Saint-Briac enhavis 913 ĉefajn loĝejojn kaj 1572 duarangajn loĝejojn. Emeritoj konsistigis tiam 35 % el la loĝantaro.

La proksimaj servoj estas la sektoro kun plej multaj dungitoj (83) sekvata de distribuo (60), konstruado (44), administrado (40) kaj bontenado/riparo (37).

Administrado[redakti | redakti fonton]

Brice Lalonde, eksa ministro pri Medio, fondinto de la partio Génération écologie kaj profitanto, per sia patrino, de la nobeldomo de la fonduso Forbes des Essarts estis urbestro de junio 1995 ĝis marto 2008,

De marto 2008, la urbestro estas Auguste Senghor, nevo de Léopold Sédar Senghor (1906-2001), malnova prezidanto de la senegala respubliko. Antaŭe, Auguste Senghor estis urbestro de May-sur-Èvre (en de partemento Maine-et-Loire, proksime de Cholet) de 1977 ĝis 1989 kaj de 1995 ĝis 2008[8]. Veterinaro, li estis prezidanto de la regiona konsilio de la veterinara ordeno de regiono "Pays-de-Loire"[9].

Listo de la sinsekvaj urbestroj
Periodo Nomo Partio Funkcio
1789 ? René Chevallier
1792 ? Pierre Joulain (élu)
1793 ? Joseph Le Meuf (nommé)
1794 ? Joseph Joulain (nommé)
1795 ? Joseph Joulain
1878 1881 Emile Buot
1881 1887 Alfred Moreau Descoings
1887 1892 Joseph Bourge
1892 1899 Maurice de Villebresme
1899 1907 Julien Perrette
1907 1912 Louis Thoreŭ
1912 1916 Eugène Villeaumoras
1916 1928 Eugène Noël
1931 1943 Gaston Dambreville
1944 1944 Célestin Touzé
1944 1965 Alexis David
1965 1975 George Bourgeois
1975 1978 Ernest Ogé
1978 1983 André Taisne
1983 1989 François Debonnet
marte 1989 junie 1995 Michel Le Bras
junie 1995 marte 2008 Brice Lalonde Generacio Ekologio (GE) (Diversa maldekstro (DVG) poste Diversa Dekstro (DVD))
marte 2008 Auguste Senghor[10] DVD Emerita veterinaro
La tabelo estas ankoraŭ plenigenda.


Demografio[redakti | redakti fonton]

Aĝpiramido en 2008 [11]
VirojAĝtranĉoVirinoj
90-jaraj kaj pli
13 
75-89jaraj
19 
25 
60-74jaraj
25 
23 
45-59jaraj
21 
12 
30-44jaraj
12 
13 
15-29jaraj
10 
14 
0-14jaraj
11 

Monumentoj kaj apartaj lokoj[redakti | redakti fonton]

Monumentoj klasitaj historiaj (MH)[redakti | redakti fonton]

La komunumo enhavas du monumentojnklasitajn historiaj (MH) :

Aliaj lokoj kaj monumentoj[redakti | redakti fonton]

  • Kapelo de l'Épine-Notre-Dame aŭ kapelo Saint-Adam, menciita per tiu nomo ekde 1628[13]. Ĝi estis deklarita ruina en 1682 kaj rekonstruita en 1688 sub la nomo Notre-Dame de l'Épine.
  • Malnova kapelo de Vieux-Couvent (19-a jc)
  • Kalvario de la maristoj (19-a jc), situanta centre de Saint-Briac[14]. Ĝi situas sur loko de malnova dolmeno detruita en ĉirkaŭ 1850.
  • Kruco situanta en vilaĝo la Chapelle[15]. Tiu kruco anstataŭas la malnovan kapelon Saint-Pabu aŭ Saint-Tugdual.
  • Kastelo de Nessay (19-a - 20-a jc)[16]. La kastelo de Saint-Briac, kiu situis en loko La Houlle estis detruita en ĉirkaŭ 1650. La senjorlando de La Houlle estis aneksita de la reĝo en 1650 al la senjorlando de familio Breil-de-Pontbriand. La nuna kastelo estis starigita en 1886, de la grafo Maurice de Villebresme, urbestro (1892-1899) de la komunumo. Ĝi apartenas al la komunumo, kiu uzas ĝin kiel feriejon. La parko entenas kapelon[17] rekonstruita en la 19-a jc, kun reuzo de pordo de la 16-a jc.
  • Malnova fortreso de La Houlle, menciita ekde la 12-a jc en Roman d'Aquin. Ĝi posedis antaŭlonge privatan kapelon[17]. Ĝi estis la senjorkastelo de la paroĥo. Posedaĵo de familio Elbiest en 1460 kaj en 1520. Ĝi estis aneksita en 1656 al la senjorlando de Pontbriand,
  • Malnova fajencejo (1898-1899)[18]
  • Hotelo de La Houle (1880-1885)[19]
  • Domo (18-a jc), situanta je 1, rue du Nord[20]
  • Pavimita strato Emile-Bernard[21]
  • Lavejo (20-a jc),

Naturaj lokoj[redakti | redakti fonton]

  • Pinto de La Garde-Guérin

La Garde Guérin estas roka promontoro alta je 48 metroj norde de la komunumo.

Ĝemeliĝoj[redakti | redakti fonton]

Elstaruloj ligitaj al la komunumo[redakti | redakti fonton]

Elstaraj rezidantoj[redakti | redakti fonton]

Rusa imperia familio[redakti | redakti fonton]

Post la Oktobra Revolucio en 1917, Saint-Briac fariuĝis rezidejo de la ekzilitaj anoj de la rusa imperia familio. Grandduko Cyrille Vladimirovitch de Rusio kaj ties edzino, Granddukino Victoria Mélita, tie vivis kun siaj infanoj, grandduko Vladimir Kirillovitch, granddukino Maria Kirillovna, princino de Linange kaj granddukino Kira Kirillovna, reĝa princino de Prusio, transformante la urbon en veran "ĉefurbon" de elmigrado de blankaj rusoj.

Familio Forbes[redakti | redakti fonton]

Branĉo de familio Forbes, riĉa kaj malnova usona familio de Boston kun skota origino, kiu riĉegiĝis en la 19-a jc per komerco kun Ĉinio kaj fervojo, posedis bienon sur la komunumo en Essarts.

Francaj politikaj elstaruloj[redakti | redakti fonton]

  • Brice Lalonde (1946), malnova urbestro de Saint-Briac-sur-Mer, malnova ministro pri ĉirkaŭo,
  • Yvon Bourges (1921-2009), franca politikisto, urbestro de Dinard (1962-1967 kaj 1971-1989), departementa konsiliano de Ille-et-Vilaine (1964-1988), prezidanto de la regiona konsilio de Bretonio (1986-1998), ministro pri defendo en registaroj de Jacques Chirac kaj Raymond Barre (1975-1980), granda oficiro de honorlegio en 2008, tie pasigis grandan parton de sia libera tempo.

Artistoj kaj verkoj inspiritaj per Saint-Briac[redakti | redakti fonton]

  • Jean Ajalbert (1863-1947) restadis en Saint-Briac en 1886
  • Eugène Baudin (1853-1918) ceramikisto, malfermis fajencejon en Saint-Briac en 1897, lasis ĝian estradon al sia adoptita filo, Paul Baudin, en 1906
  • Armel Beaufils, (1882-1952) skulptisto restadis en Saint-Briac-sur-Mer de 1929 à 1952
    • Monumento memore al granddukino de Rusio, bulvardo de la Maro
    • Monumento al la usonanoj, Balcon d'Emeraude
    • Fronton de la poste, place du Centre
    • Monumento al militmortintoj
  • Zannic Armel-Beaufils, naskiĝinta Suzanne Duvivier (1892-1978), skulptistino, edzino de Émile Armel-Beaufils.
  • Émile Bernard (1868-1941), pentristo kaj skribisto, ornamis, okaze de dumonata restado en Saint-Briac-sur-Mer, sian ĉambron en gastejo de Mme Lemasson située sur la strato, kiu nun havas lian nomon. Li restadis en Saint-Briac en 1886, 1887, 1888, 1889, 1891
    • Place à Saint-Briac, 1886-1887
    • Après-midi à Saint-Briac, oleo sur tolo, 1887
    • Promenade à Saint-Briac, 1887
    • Le pré à Saint-Briac, 1887
    • Femme à Saint-Briac, 1887
    • Champ de blé levant et église de Saint-Briac, oleo sur tolo, 1887
    • Etude de vitrail, Saint-Briac, akvarelo, 1887
    • Bord de mer en Bretagne, Saint-Briac, oleo sur tolo, 1888
    • Portrait de M Poulain, 1889
    • Paysage à Saint-Briac, 1889
    • Trois bretonnes au bord de la mer à Saint-Briac, oleo sur tolo, 1889
    • Le Repos sur la falaise, oleo sur tolo, 1890, 108x45 cm, privata kolekto.
    • Paysage en Bretagne, 1890
    • Les gauleuses de pommes, oleo sur tolo, 1890
    • Bretonnes à Saint-Briac, oleo sur tolo, 1890
    • Rue de la Haye à saint-Briac, oleo sur tolo, 1890
    • Femme au rateau (Faneuse à Saint-Briac), oleo sur tolo, 1891
    • Moisson au bord de la mer, oleo sur tolo, 1891, muzeo de Orsay, Parizo
    • La Bretonne aux fleurs (portreto de S-ino Lemasson), oleo sur tolo, 1891
    • Portrait d'Edouard Rozé, oleo sur tolo, 1891
    • Portrait de Marie Lemasson, 1892
    • Etude de nu, 1892
    • Saint-Briac, femmes aux rateaux, oleo sur tolo, 1892
    • Paysage avec meule et personnage
  • Arthur Guéniot skulptisto
  • Amédée Guérard (1824-1908), restadis en Saint-Briac post 1868
    • L'ami de la maison, oleo sur tolo, 1884
    • Le mets favori, oleo sur tolo, 1883
  • Ernest Guérin (1887-1952), bretona pentristo, pentris Côte d'Émeraude ĝenerale kaj aparte Saint-Briac-sur-Mer.
  • Daniel du Jannerand (1920-1990)
    • Mairie de Saint-Briac, paŝtelisto
  • Oscar Conrad Kleineh (1846-1919) finnlanda pentristo
    • L'entrée du Port-Hue, oleo sur tolo, 1888
  • Emmanuel Lansyer (1835-1893), franca pejzaĝa realisma pentristo
    • Crépuscule à Saint-Briac, 1870
  • Auguste Lemoine 1880
  • Alexandre Letaconnoux (1884-1955)
    • Le bourg de Saint-Briac sous la neige, akvarelo
  • JB Levy
    • Saint-Briac, le vieux moulin de la Houle, oleo sur tolo, 1892
  • Karl Madsen (1855-1938), dana pentristo kaj historiisto pri arto
    • Passage près de la Ville Hue, oleo sur tolo, 1878
    • Plage près de Saint-Briac, oleo sur tolo, 1878
  • Gilles Mahé
  • Pierre Manoli (1927-2001), skulptisto
  • Beldy Maugham (1874-1971), Cynthia Maugham Farrell (-1964), Daphné Maugham Casorati (1897-1982), pentristoj, bofratino kaj nevinoj de Somerset Maugham, restadis somere de 1919 ĝis 1935
  • Alexandre Nozal (1852-1929), pentristo, pentris multajn pejzaĝojn de Saint-Briac-sur-Mer kaj de ties ĉirkaŭo.
    • Le bourg de Saint-Briac vu du Chatelet
    • Saint-Briac, les cabines du Port Hue, guaŝaĵo
    • Saint-Briac, Le Port-Hue, guaŝaĵo
    • Saint-Briac, le moulin de Pierre Allée, oleo sur tolo
    • Saint-Briac, coucher de soleil sur l'Islet, guaŝaĵo
    • Les gerbes de blé à Saint-Briac, guaŝaĵo
    • Plage de la Grande Salinette sous la neige, sen dato
    • Saint-Briac, l'estuaire du Frémur à marée basse, guaŝaĵo
    • Le Bechet vu de la Forge, guaŝaĵo
    • Saint-Briac, l'ile Dame Jouanne, guaŝaĵo
    • Champ de trèfles incarnat devant l'embouchure du Frémur, guaŝaĵo
    • La Ville es-Toire, guaŝaĵo
    • Meules de blé, la Garde Guérin à Saint-Briac, oleo sur tolo
    • Le village au ciel rose, guaŝaĵo
    • Lancieux vu du Calvaire des Marins, guaŝaĵo
    • Le petit port de Saint-Briac, guaŝaĵo
    • La baie de Saint-Briac, guaŝaĵo
    • Les roches Aigües, guaŝaĵo
  • Julie Nozal, gravuristino. Filino de Victor-Paul Grandhomme, edzino de Jacques Nozal, filo de pentristo Alexandre Nozal.
  • Fernand Piet (1869-1942), franca pentristo.
    • Saint-Briac, scène de marché, oleo sur tolo, 1903
  • Yvonne Postel-Vinay (1880-1968)
    • La pointe du Perron, akvarelo
  • Auguste Renoir (1841-1919) pentris kamparaninon kaj ties bovino apud la muelejo. Restadis en Saint-Briac en 1886
    • La bergère, la vache et la brebis, 1886
    • Scène de jardin en Bretagne à Saint-Briac, oleo sur tolo, 1886
    • Jeune bretonne à Saint-Briac, 1886
  • Henri Rivière (1864-1951), desegnisto, komencis kiel kreanto de ombroteatro en kabaredo "Le Chat Noir" (la nigra kato) antaŭ ol firmiĝi en la historio pri stampobildoj, lignogravurado kaj akvarelo. Li restadis en Saint-Briac en 1884, 1886, 1890
    • Le potager à la Ville Hue, akvaforto, 1884
    • Le clos des Pommiers, akvaforto, 1884
    • La vieille maison au bord de mer, akvaforto, 1884
    • Les Ebihens, akvaforto, 1884
    • La maro: ondostudoj
      • Vague par la pluie (Port-Hue), lignogravuraĵo, 1890
      • Petite vague montante (Pointe de la Haye), lignogravuraĵo, 1890
      • Vague mer montante (plage de la Garde Guérin), lignogravuraĵo, 1890
    • Bretoniaj pejzaĝoj
      • Lancieux, lignogravuraĵo, 1890
      • Les balises, la Bouche, Chéruette, et l'Ane au crépuscule, lignogravuraĵo, 1890
      • Le Béchet, lignogravuraĵo, 1890
      • Femmes séchant du linge, lignogravuraĵo, 1890
      • Le Perron, lignogravuraĵo, 1890
      • Vaches dans les champs de la Garde Guérin, lignogravuraĵo, 1890
      • La Garde Guérin, lignogravuraĵo, 1890
      • La pointe de la Haye, lignogravuraĵo, 1890
      • La balise Cherruette à marée basse, lignogravuraĵo, 1890
      • Potager à la Ville-Hue, lignogravuraĵo, 1890
      • L'heure du pain à la Ville Hue, lignogravuraĵo, 1890
      • Barque et steam-boat, Saint-Briac, 1890
      • Les Ebihens, lignogravuraĵo, 1890
      • Un cheval et le village de la Chapelle, lignogravuraĵo, 1890
      • Ferme de la Garde Guérin, lignogravuraĵo, 1890
      • Une femme et une vache, pointe de la Haye, lignogravuraĵo, 1890
      • Le village de la Chapelle vu des Tertres, lignogravuraĵo, 1890
      • Pointe de la Haye vue de la Garde Guérin, lignogravuraĵo, 1890
      • Un grain, lignogravuraĵo, 1890
      • Pointe du Décollé vue de la Garde Guérin, lignogravuraĵo, 1891
  • Edwin Scott (1863-1929), usona pejzaĝisto
    • Saint-Briac, la Fosse, oleo sur tolo
  • Paul Signac (1863-1925), pejzaĝisto, kreinto de punktismo kaj de dividismo, ofte haltis en Saint-Briac-sur-Mer okaze de siaj marbordaj navigoj. Li restadis en Saint-Briac en 1884, 1885, 1890
    • Bord de rivière, 1884
    • Le moulin de Pierre Allée, 1884
    • Marée basse à Saint-Briac (Rivière de Lancieux), 1884
    • Saint-Briac, la croix des marins à marée basse, oleo sur tolo, 1885
    • Saint-Briac, la croix des marins à marée haute, oleo sur tolo, 1885
    • Saint-Briac vu de ma fenêtre, oleo sur tolo, 1885
    • Cour à la Ville Hue, 1885
    • Le port de Saint-Briac, 1885
    • Saint-Briac, le Béchet, oleo sur tolo, 1885
    • Les balises, Saint-Briac (La passe balisée de Saint-Briac), 1885
    • Saint-Briac, le Port Hue, 1890
    • Les bouées, 1890
    • Bord sabloneŭ de la mer (Le Port Hue), 1890

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

  • Kelkaj fotoj :

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

(1988) Regards d'émeraude, Les pays de la Côte d'émeraude de Dinard au Cap Fréhel.

Gourin, Aimée kaj Cédric. (2009) La Côte d'Emeraude, de Saint-Lunaire à Saint-Jacut-de-la-Mer. éditions Alan Sutton.

(2007) Eclats d'Emeraude. Editions Prologue.. Historia romano pri turisma komenciĝo sur "Côte d'Emeraude" kaj aparte pri la restadperiodo de la pentristoj en Saint-Briac. Premio "Jackie Bouquin" : « la Femme dans l'histoire »

Lemoine, Auguste. (1884) De Saint-Malo au Cap Fréhel.

Lemasson, Auguste. (2007) La descente des Anglais à Saint-Briac et leur défaite à Saint-Cast. Lorisse - Le livre d'histoire. ISBN 978-2-7586-0124-1.

Lemasson, Auguste. (1923) La Descente des Anglais à Saint-Briac et leur défaite à Saint-Cast, l'an 1758, récit complet et authentique d'après trois relations et plusieurs autres documents inédits. F. Guyon.

Lemasson, Auguste. (1934) La Féodalité à Saint-Briac. Les terres nobles et leurs seigneurs du XVe siècle à la Révolution. Lemasson, Auguste. (1929) Saint-Briac, centre de la correspondance des princes 1794-1796. Puisaye. Busnel. Prigent.

Catherine Dressayre (ed.). (1994) Activité maritime et construction navale à Saint-Briac au XVIIIème siècle: récit de voyage... dans les archives. Saint-Briac-sur-Mer: Association Namasté.

Caraman, Victor-Maurice de Riquet. (1756) Côte et havre de Saint Briac.

Fermin, Henri. (2006) Dinart avant Dinard: Dinard, Saint-Lunaire, Saint-Briac, Pleurtuit et baie de Saint-Malo. Saint-Malo: Éd. Cristel, Collection Archéologie & histoire. ISBN 2-84421-052-X.

Decombe, Lucien. (1879) Excursion à Saint-Briac, l'alignement mégalithique de la Croix-des-Marins. Rennes: impr. de Catel.

Fermin, Henri. (1987) Il était une fois le tramway Dinard-Saint-Lunaire-Saint-Briac. Dinard: Danclau. ISBN 2-907019-00-7. Allée, Achkren. (2010) La faïencerie de Saint-Briac-sur-Mer et l'histoire d'Eugène Baudin. Dinard: Association Histoire et patrimoine du pays de Dinard.

Bellamy, Henri. (1946) La résistance dans mon village Saint Briac sur mer. Chez M Poirot Librairie Saint Briac Sur Mer 1946.

Fermin, Henri. (2000) Les bains de mer sur la côte d'Émeraude: la guerre des bains. Trégueux: Impr. Saint-Michel. ISBN 2-9514735-1-6.

de Coux, Bernard. (la 15-an de junio 2009) Les temps de Saint-Briac : Mémoire d'un village. Editions Cristel. ISBN 284421066X.

(1900) Recueil. Photographies. Vues de Saint-Briac-Mer. Touring-Club de France (ed.).

(la 22-an de marto 2006) Peintres des côtes de Bretagne, Saint-Briac. Chasse-Marée. ISBN 2914209088.

Duroc, Jacqueline. (2004) Alexandre Nozal, peintre de nos paysages.

Kolektivaĵo. (1975) Saint-Briac. Regard sur le passé.

Sarazin. (1877) St Briac. Parizo: imp. Sarazin.

Bourgouin, M.. (1952) St-Briac. St-Lunaire (Ille-et-Vilaine). 1 : 5.000 approché. Croquis topographique. Document de première approximation. Parizo: Ministère de la Reconstruction et de l'Urbanisme France.

Bourgouin, M.. (1952) St-Briac. St-Lunaire (Ille-et-Vilaine). 1 : 5.000 approché. Croquis topographique. Document de première approximation. Parizo: Ministère de la Reconstruction et de l'Urbanisme.

(1954) Ille-et-Vilaine, Saint-Briac. 1 : 2.000. Plan topographique régulier. Parizo: Ministère de la Reconstruction et de l'Urbanisme.

(1975) Saint-Briac. Ille-et-Vilaine 1 : 2 000 Cartographie établie. Parizo: Ministère de l'équipement France (ed.).

(1915) Les cents métiers de Bécassine.

EZksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Blogo de asocio "Saint-Briac Pour Tous"

Notoj kaj referencoj[redakti | redakti fonton]

Notoj[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Louis Diard, La flore d'Ille-et-Vilaine, Atlas floristique de Bretagne, Rennes, Siloë, 2005, mapo sur 170-a paĝo.
  2. Louis Diard, La flore d'Ille-et-Vilaine, Atlas floristique de Bretagne, Rennes, Siloë, 2005, paĝoj 38 kaj 41.
  3. Notico pri "Port-Briac" en datumbazo Cassini
  4. Hôtel de voyageurs, dit des Panoramas, Notico n°IA35006423, sur Glad, datumbazo de oficejo pri heredaĵinventaro de regiono Bretonio.
  5. 5,0 5,1 Golf dit de Dinard, Notico n°IA35006424, sur Glad, datumbazo de oficejo pri heredaĵinventaro de regiono Bretonio.
  6. Les corps de garde et blockhaus sur la commune de Saint-Briac-sur-Mer, Notico n°IA35006517, sur Glad, datumbazo de oficejo pri heredaĵinventaro de regiono Bretonio.
  7. La Garde Guérin : Ensemble de blockhaus en réseau, Notico n°IA35006538, sur Glad, datumbazo de oficejo pri heredaĵinventaro de regiono Bretonio.
  8. Source : Le Télégramme[rompita ligilo]
  9. Source : regiona konsilio de la veterinara ordeno de regiono "Pays-de-Loire" Arkivigite je 2008-03-13 per la retarkivo Wayback Machine
  10. (la 23-an de marto 2008) “Ils ont été élus maires”, Dimanche Ouest-France (éd. Ille-et-Vilaine), p. 10–13. 
  11. INSEE[rompita ligilo]
  12. Ile Agot renfermant des sites protohistoriques , Slipo n°PA00090767. datumbazo Mérimée, franca ministerio pri kulturo.
  13. Chapelle frairienne Notre-Dame de L'Epine, Notico n°IA35005827, sur Glad, datumbazo de oficejo pri heredaĵinventaro de regiono Bretonio.
  14. Croix monumentale dite Croix des Marins, Notico n°IA35006441, sur Glad, datumbazo de oficejo pri heredaĵinventaro de regiono Bretonio.
  15. Croix de chemin dite de Saint-Pabu, Notico n°IA35006575, sur Glad, datumbazo de oficejo pri heredaĵinventaro de regiono Bretonio.
  16. Le Nessay, chateau, Notico n°IA35006428, sur Glad, datumbazo de oficejo pri heredaĵinventaro de regiono Bretonio.
  17. 17,0 17,1 Chapelle du Nessay, Slipo n°IA35005827. datumbazo Mérimée, franca ministerio pri kulturo.
  18. Faïencerie Baudin, actuellement maison, Notico n°IA35006669, sur Glad, datumbazo de oficejo pri heredaĵinventaro de regiono Bretonio.
  19. Hôtel de voyageurs dit hôtel de la Houle, Notico n°IA35006625, sur Glad, datumbazo de oficejo pri heredaĵinventaro de regiono Bretonio.
  20. Maison de marin, 1 rue du Nord, Notico n°IA35006789, sur Glad, datumbazo de oficejo pri heredaĵinventaro de regiono Bretonio.
  21. Maison, rue de la Croix des Marins ; rue Emile Bernard, Notico n°IA35006782, sur Glad, datumbazo de oficejo pri heredaĵinventaro de regiono Bretonio.