Saint-Christophe (Creuse)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saint-Christophe
komunumo en Francio
Administrado
Lando Francio Francio
Regiono Limoĝio
Departemento Nord Creuse
Arondismento Guéret
Kantono Guéret-Sud-Ouest
INSEE kodo 23186 [+]
Poŝtkodo 23000
Kodo laŭ INSEE 23186
En TTT Oficiala retejo [+]
Politiko
Urbestro S-ro Jacques Velghe
2008-2014
Demografio
Loĝantaro 132 (1 999)
Loĝdenso 16 loĝ./km²
Geografio
Koordinatoj 46°06′11″N 1°51′47″O  /  46.10306°N, 1.86306°O / 46.10306; 1.86306 (Saint-Christophe (Creuse)) (mapo) Koordinatoj: 46°06′11″N 1°51′47″O  /  46.10306°N, 1.86306°O / 46.10306; 1.86306 (Saint-Christophe (Creuse)) (mapo)
Alto 480 m - 621 mŜablono:Informkesto urbo/zorgado/numero
Areo 7,79 km²Ŝablono:Informkesto urbo/zorgado/numero
Horzono UTC +1 (+2 somere)
Situo de Saint-Christophe en Francio
46° 06′ 11″ Nordo 1° 51′ 47″ Oriento / 46.1030555556 °N, 1.86305555556 °O / 46.1030555556; 1.86305555556 (mapo)

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Saint-Christophe (Creuse) [+]
vdr

Saint-Christophe estas franca komunumo lokita en la departemento Creuse kaj en la regiono Limoĝio. Ĝi havis 132 loĝantojn laŭ censo plenumita en 1999.

Geografio[redakti | redakti fonton]

Saint-Christophe etendiĝas sur 7,79 km², kaj havis 132 loĝantojn laŭ la lasta oficiala censo, tiel ke la loka loĝdenso estas nur 16 homoj po kvadrata kilometro. La vilaĝo situas en Creuse, kiu estas kampara, maldense loĝata franca departemento en la nordokcidenta parto de la Centra Masivo.

La regiono ĉefe konsistas el malaltaj montoj kaj altebenaĵoj : la plej alta punkto de Saint-Christophe situas je alteco de 621 metroj.

Historio[redakti | redakti fonton]

Antaŭ la franca revolucio de 1789 kaj la kreado de la departemento Creuse en 1790, Saint-Christophe apartenis al la franca graflando Marche. Ekde la fino de la 15-a jarcento ĝis proksimume la jaro 1900, tiu regiono estis fama fonto da migrantaj masonistoj, kiuj ĉiujare dum la plej varma periodo laboris en grandaj urbocentroj, precipe en Parizo.

Okaze de la municipa baloto de 2008 venkis en la vilaĝo S-ro Jacques Velghe, kiu do fariĝis la loka urbestro.

Administrado[redakti | redakti fonton]

Saint-Christophe apartenas al la kantono Guéret-Sud-Ouest, kies ĉefurbo estas Guéret. Tiu kantono mem estas parto de la arondismento de Guéret, unu el la du arondismentoj de la departemento Creuse.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]