Saint-Clément-des-Baleines
Saint-Clément-des-Baleines | ||
---|---|---|
Lumturo de Balenoj en Saint-Clément-des-Baleines | ||
Administrado | ||
Lando | ![]() | |
Regiono | Puatuo-Ĉarentoj | |
Departemento | Charente-Maritime | |
Arondismento | La Rochelle | |
Kantono | Ars-en-Ré | |
Komunumaro | Communauté de communes de l'île de Ré | |
Urbestro | Gilles Duval (2008–2014) | |
Insee-kodo | 17318 | |
Poŝtkodo | 17590 | |
Demografio | ||
Loĝantaro | 720 (2010) | |
Loĝdenso | 105,9 loĝ./km2 | |
Geografio | ||
Koordinatoj | 46° 14′ N, 1° 32′ U (mapo)46.22806-1.53944Koordinatoj: 46° 14′ N, 1° 32′ U (mapo) | |
Alteco | 0 ĝis 18 m | |
Areo | 6,8 km2 | |
Situo | ||
Geografia lokigo sur la mapo : Charente-Maritime Geografia lokigo sur la mapo : Francio | ||
Saint-Clément-des-Baleines [sɛ̃ klemɑ̃ de balɛn] estas franca komunumo de la insulo Ré, en la departemento Charente-Maritime, en la regiono Puatuo-Ĉarentoj. Ĝi havis 720 loĝantojn en la jaro 2010[1].
Geografio[redakti | redakti fonton]
Saint-Clément-des-Baleines estas la plej okcidenta komunumo de la insulo Ré (kaj de Charente-Maritime kaj Puatuo-Ĉarentoj). La najbaraj komunumoj estas Les Portes-en-Ré oriente kaj Ars-en-Ré sudoriente.
Laŭ la marbordo troviĝas pluraj germanaj bunkroj de la Atlantika muro.
Monumentoj[redakti | redakti fonton]
La lumturo de Balenoj (phare des Baleines), finkonstruita en 1854, staras en la okcidenta pinto de la insulo. Ĝi estis deklarita historia monumento en 2012[2]. Ĝi estas vizitebla kaj muzeo estis instalita apud ĝi.
Notoj kaj referencoj[redakti | redakti fonton]
- ↑ Insee. Populations légales 2010 - 17318-Saint-Clément-des-Baleines (france). Alirita 26-an de aŭgusto 2013.
- ↑ Vieux Phare des Baleines et phare des Baleineaux (france). Datumbazo Mérimée. Alirita 26-an de aŭgusto 2013.