Saint-Cloud
| Por samtitolaj artikoloj vidu la paĝojn Saint-Cloud (pariza metrostacio) kaj Saint-Cloud (stacidomo). |

| Saint-Cloud | |||||
|---|---|---|---|---|---|
|
| |||||
| komunumo en Francio | |||||
| Blazono | |||||
| Administrado | |||||
| Lando | |||||
| Regiono | |||||
| Departemento | Hauts-de-Seine | ||||
| Arondismento | Nanterre | ||||
| Kantono | Sankt-Klodovaldo | ||||
| |||||
| INSEE kodo | 92064 [+] | ||||
| Poŝtkodo | 92210 | ||||
| En TTT | Oficiala retejo [+] | ||||
| Urbestro | Eric Berdoati | ||||
| Demografio | |||||
| Loĝantaro | 29 855 (2023) [+] | ||||
| Loĝdenso | 3 949 loĝ./km² | ||||
| Geografio | |||||
| Geografia situo | 48° 51′ N, 2° 13′ O (mapo)48.8463888888892.2152777777778Koordinatoj: 48° 51′ N, 2° 13′ O (mapo) [+] | ||||
| Alto | 136 m [+] | ||||
| Areo | 7,56 km² ( 756 ha) [+] | ||||
| Horzono | UTC+01:00 [+] | ||||
| |||||
Geografia lokigo sur la mapo : Parizo kaj ĉirkaŭurbo Geografia lokigo sur la mapo : Francilio Geografia lokigo sur la mapo : Francio | |||||
| Alia projekto | |||||
Saint-Cloud [sɛ̃ klu] estas franca komunumo kaj pariza ĉirkaŭurbo, lokita en la departemento Hauts-de-Seine - prononco laŭ sistemo IFA [od‿sɛn] - kaj en la regiono Francilio - france Île-de-France [iːl dəˈfʁɑ̃s], laŭvorte "insulo de Francio") aŭ Pariza Regiono. Laŭ la stato de 2023 en la komunumo vivis 29 855 loĝantoj sur areo de 7,56 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 3 949 loĝantoj/km². Administre la komunumo apartenas al la arondismento Nanterre kaj al la kantono Sankt-Klodovaldo. La teritorio havas komunan limon kun Suresnes, Parizo, Boulogne-Billancourt, Sèvres, Ville-d'Avray, Marnes-la-Coquette, Garches kaj Rueil-Malmaison. La urbo famiĝis aparte pro sia parko kaj la kastelo, detruita dum la jaro 1870 kadre de milito inter Francio kaj Prusio.
Ĝemelurboj
[redakti | redakti fonton]Ĝemelurboj de Saint-Cloud estas
Boadilla del Monte en Hispanio
Bonn-Bad Godesberg en Germanio
Frascati en Italio
Kortrejko en Flandrio, Belgio
Maidenhead kaj Windsor en Anglio, Britio
Settat en Maroko
Famaj urbanoj
[redakti | redakti fonton]Inter la famuloj, kiuj iam loĝis en la urbo, estas la francaj komponistoj
- Charles Gounod, (Parizo 1818 - Saint-Cloud 1893) kaj
- Maurice Ravel, (Ciboure 1875 - Parizo 1937).
Kulturo
[redakti | redakti fonton]La rokfestivalo Rock en Seine okazas ĉiujare en la parko de la nacia bieno, fine de aŭgusto. En 2009, 93 000 personoj venis por spekti la 46 koncertojn dum tri tagoj.
Bildgalerio
[redakti | redakti fonton]-
La urbodomo
-
la strato de Orleanto, fone la paroĥa katolika kirko
-
arkitekta bildigo de la eksa kastela korto
-
Saint-Cloud dum la jaro 1800 en pentraĵo de Pieter Rudolph Kleyn
Vidu ankaŭ
[redakti | redakti fonton]- Komunumoj de Hauts-de-Seine
- Listo de urboj de Francio
- Saint-Cloud (stacidomo)
- Le Val d'Or (stacidomo)
- Les Coteaux (Tramtransporto en Parizo)
- Les Milons (Tramtransporto en Parizo)
- Parc de Saint-Cloud (Tramtransporto en Parizo)
- Parc de Saint-Cloud (pariza metrostacio)
- Saint-Cloud (pariza metrostacio)






