Saint-Germain-des-Prés (pariza metrostacio)
| Por samtitola artikolo vidu la paĝon Saint-Germain-des-Prés (Parizo). |
| Saint-Germain-des-Prés | |||
|---|---|---|---|
Stacio Saint-Germain-des-Prés
| |||
| metrostacio • subtera stacio | |||
| Lokigo | |||
| Lando | Francio | ||
| Urbo | Parizo | ||
| Arondismento | 6-a | ||
| Geografia situo | 48° 51′ 14″ N, 2° 20′ 0″ O (mapo)48.8537739002692.3332804441452Koordinatoj: 48° 51′ 14″ N, 2° 20′ 0″ O (mapo) | ||
| |||
| Ecoj | |||
| Trakoj | 2 | ||
| Kajoj | 2 | ||
| Tarifa zono | 1 | ||
| Jara trafiko | 2 378 860 vojaĝantoj (2021) | ||
| Historio | |||
| Malfermo | 9-a de januaro 1910 | ||
| Administrado kaj utiligado | |||
| Proprietulo | RATP | ||
| Trafikanto | RATP | ||
| Kodo | 02-15 | ||
| Metro-linio | |||
Saint-Germain-des-Prés [sɛ̃ ʒɛʁmɛ̃ de pʁe] estas stacio de la Metroo de Parizo sur linio 4, en la 6-a arondismento de Parizo.
Stacio
[redakti | redakti fonton]La stacio estis malfermita la 9-an de januaro 1910.
Ĝi situas sub Bulvardo Saint-Germain, inter kruciĝejo de Strato de Rennes kaj tiu de Strato du Four.
Ĝia nomo devenas de Preĝejo Saint-Germain-des-Prés kaj de Placo Saint-Germain-des-Prés. Ĉildeberto la 1-a, filo de Klodvigo la 1-a, konstruigis bazilikon je la peto de Sankta Ĝermano, episkopo de Parizo. La episkopo estis entombigita tie kaj la preĝejo tiam alprenis lian nomon. oni aldonis la terminon « des-Prés » pro la proksimeco de Prés-aux-Clercs kaj por ne konfuzi ĝin kun Saint-Germain-le-Vieux konstruita en la Cité.
Alirejoj
[redakti | redakti fonton]La du alirejoj de la stacio situas ambaŭflanke de Bulvardo Saint-Germain, apud la samnoma preĝejo.
Interkonektoj
[redakti | redakti fonton]
RATP 39 63 70 86 87 95 96 OpenTour
N01 N02 N12 N13


