Saint-Goussaud

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saint-Goussaud
Lanterno de la mortintoj antaŭ la vilaĝo
Lanterno de la mortintoj antaŭ la vilaĝo
Lanterno de la mortintoj antaŭ la vilaĝo
komunumo en Francio
Administrado
Lando Francio Francio
Regiono Limoĝio
Departemento Nord Creuse
Arondismento Guéret
Kantono Bénévent-l'Abbaye
INSEE kodo 23200 [+]
Poŝtkodo 23430
Kodo laŭ INSEE 23200
Politiko
Urbestro S-ro Patrick Dourdy
2008-2014
Demografio
Loĝantaro 210 (2 006)
Loĝdenso 9 loĝ./km²
Geografio
Koordinatoj 46°02′29″N 1°34′44″O  /  46.04139°N, 1.57889°O / 46.04139; 1.57889 (Saint-Goussaud) (mapo)Koordinatoj: 46°02′29″N 1°34′44″O  /  46.04139°N, 1.57889°O / 46.04139; 1.57889 (Saint-Goussaud) (mapo)
Alto 377 m - 693 mŜablono:Informkesto urbo/zorgado/numero
Areo 24,3 km²Ŝablono:Informkesto urbo/zorgado/numero
Horzono UTC +1 (+2 somere)
Situo de Saint-Goussaud en Francio
46° 02′ 29″ Nordo 1° 34′ 44″ Oriento / 46.0413888889 °N, 1.57888888889 °O / 46.0413888889; 1.57888888889 (mapo)

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Saint-Goussaud [+]
vdr

Saint-Goussaud estas franca komunumo lokita en la departemento Creuse kaj en la regiono Limoĝio. Ĝi havis 210 loĝantojn laŭ censo plenumita en 2006.

Geografio[redakti | redakti fonton]

Saint-Goussaud etendiĝas sur 24,3 km², kaj havis 210 loĝantojn laŭ la lasta oficiala censo, tiel ke la loka loĝdenso estas nur 9 homoj po kvadrata kilometro. La vilaĝo situas en Creuse, kiu estas kampara, maldense loĝata franca departemento en la nordokcidenta parto de la Centra Masivo.

La regiono ĉefe konsistas el malaltaj montoj kaj altebenaĵoj : la plej alta punkto de Saint-Goussaud situas je alteco de 693 metroj.

Historio[redakti | redakti fonton]

Antaŭ la franca revolucio de 1789 kaj la kreado de la departemento Creuse en 1790, Saint-Goussaud apartenis al la franca graflando Marche. Ekde la fino de la 15-a jarcento ĝis proksimume la jaro 1900, tiu regiono estis fama fonto da migrantaj masonistoj, kiuj ĉiujare dum la plej varma periodo laboris en grandaj urbocentroj, precipe en Parizo.

Okaze de la municipa baloto de 2008 venkis en la vilaĝo S-ro Patrick Dourdy, kiu do fariĝis la loka urbestro.

Monumentoj[redakti | redakti fonton]

La preĝejo de Saint-Goussaud datiĝas de la fino de la 12-a jarcento aŭ de la komenco de la 13-a jarcento.

Administrado[redakti | redakti fonton]

Saint-Goussaud apartenas al la kantono de Bénévent-l'Abbaye, kies ĉefurbo estas Bénévent-l'Abbaye. Tiu kantono mem estas parto de la arondismento de Guéret, unu el la du arondismentoj de la departemento Creuse.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]