Saint-Hilaire-le-Château

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saint-Hilaire-le-Château
komunumo en Francio
Administrado
Lando Francio Francio
Regiono Limoĝio
Departemento Nord Creuse
Arondismento Guéret
Kantono Pontarion
INSEE kodo 23202 [+]
Poŝtkodo 23250
Kodo laŭ INSEE 23202
Politiko
Urbestro S-ro Jean-Yves Grenouillet
2008-2014
Demografio
Loĝantaro 276 (1 999)
Loĝdenso 14 loĝ./km²
Geografio
Koordinatoj 45°59′01″N 1°53′51″O  /  45.98361°N, 1.8975°O / 45.98361; 1.8975 (Saint-Hilaire-le-Château) (mapo) Koordinatoj: 45°59′01″N 1°53′51″O  /  45.98361°N, 1.8975°O / 45.98361; 1.8975 (Saint-Hilaire-le-Château) (mapo)
Alto 443 m - 590 mŜablono:Informkesto urbo/zorgado/numero
Areo 19,59 km²Ŝablono:Informkesto urbo/zorgado/numero
Horzono UTC +1 (+2 somere)
Situo de Saint-Hilaire-le-Château en Francio
45° 59′ 01″ Nordo 1° 53′ 51″ Oriento / 45.9836111111 °N, 1.8975 °O / 45.9836111111; 1.8975 (mapo)

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Saint-Hilaire-le-Château [+]
vdr

Saint-Hilaire-le-Château estas franca komunumo lokita en la departemento Creuse kaj en la regiono Limoĝio. Ĝi havis 276 loĝantojn laŭ censo plenumita en 1999.

Geografio[redakti | redakti fonton]

Saint-Hilaire-le-Château etendiĝas sur 19,59 km², kaj havis 276 loĝantojn laŭ la lasta oficiala censo, tiel ke la loka loĝdenso estas nur 14 homoj po kvadrata kilometro. La vilaĝo situas en Creuse, kiu estas kampara, maldense loĝata franca departemento en la nordokcidenta parto de la Centra Masivo.

La regiono ĉefe konsistas el malaltaj montoj kaj altebenaĵoj : la plej alta punkto de Saint-Hilaire-le-Château situas je alteco de 590 metroj.

Historio[redakti | redakti fonton]

Antaŭ la franca revolucio de 1789 kaj la kreado de la departemento Creuse en 1790, Saint-Hilaire-le-Château apartenis al la franca graflando Marche. Ekde la fino de la 15-a jarcento ĝis proksimume la jaro 1900, tiu regiono estis fama fonto da migrantaj masonistoj, kiuj ĉiujare dum la plej varma periodo laboris en grandaj urbocentroj, precipe en Parizo.

Okaze de la municipa baloto de 2008 venkis en la vilaĝo S-ro Jean-Yves Grenouillet, kiu do fariĝis la loka urbestro.

Monumentoj[redakti | redakti fonton]

La "ponto Peri" estas unuarka, romia-gaŭla ponto el granito. Ĝi situas super la rivero Gosne, branĉrivero de la rivero Thaurion.

Administrado[redakti | redakti fonton]

Saint-Hilaire-le-Château apartenas al la kantono de Pontarion, kies ĉefurbo estas Pontarion. Tiu kantono mem estas parto de la arondismento de Guéret, unu el la du arondismentoj de la departemento Creuse.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]