Saltu al enhavo

Saint-Jean-Pied-de-Port

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Por samtitola artikolo vidu la paĝon Saint-Jean-Pied-de-Port (stacidomo).
Saint-Jean-Pied-de-Port
komunumo en Francio
Administrado
Lando  Francio
Regiono Nova Akvitanio
Departemento Pyrénées-Atlantiques
Arondismento Bayonne
Kantono Montagne Basque
Komunumaro Communauté de communes de Garazi-Baïgorri
Urbestro Alphonse Idiart (2014–2020)
Insee-kodo 64485
Poŝtkodo 64220
Demografio
Loĝantaro 1 479 (2023)
Loĝdenso 541,8 loĝ./km2
Geografio
Koordinatoj 43° 10′ N, 1° 14′ U (mapo)43.163222222222-1.2381111111111Koordinatoj: 43° 10′ N, 1° 14′ U (mapo)
Alteco 156 ĝis 320 m
Areo 2,73 km2
Situo
Saint-Jean-Pied-de-Port (Francio)
Saint-Jean-Pied-de-Port (Francio)
DEC
Map
vdr

Saint-Jean-Pied-de-Port (franca elparolo: [sɛ̃ ʒɑ̃ pje də pɔʁ], eŭske: Donibane Garazi) estas franca komunumo en la departemento Pyrénées-Atlantiques, en la regiono Nova Akvitanio. Ĝi havis 1 479 loĝantojn en la jaro 2023[1].

Ekde 2016 ĝi apartenas al la asocio La plej belaj vilaĝoj de Francio[2].

La loĝloko inter la ĉirkaŭaj komunumoj

Geografio

[redakti | redakti fonton]
Rivero en Saint-Jean-Pied-de-Port

Saint-Jean-Pied-de-Port situas en la okcidento de Pireneoj, 6 km de la landlimo kun Hispanio. La urbeto ĉirkaŭas la kunfluejon de la du riveroj Nive kaj Laurhibar, ĝi ŝuldas sian nomon al sia situo ĉe la piedo (france pied) de la pasejo (france port) Roncevaux (alt. 1 057 m).

Ĉirkaŭ Saint-Jean-Pied-de-Port
Ispoure
Uhart-Cize Saint-Jean-Pied-de-Port Saint-Jean-le-Vieux
Saint-Michel Çaro

Saint-Jean-Pied-de-Port per individua motora trafiko konektigas al pluraj aŭtovojoj, kaj kompreneble ankaŭ havas viglan fervojan stacidomon kun multaj naciaj kaj internaciaj trajnkonektoj. Krome la urbo estas parto interalie de la longdistanca biciklada vojo EuroVelo 3, nomata Pilgrima vojo, internacia eŭropa vojo nur por bicikloj kaj aliaj senmotoraj veturiloj (precipe vicradaj glitiloj), kiu longas entute 5 122 kilometrojn kaj vojas en la eŭropaj ŝtatoj Norvegio, Svedio, Danio, Germanio, Belgio, Francio kaj Hispanio.

Referencoj

[redakti | redakti fonton]
  1. INSEE. Populations légales 2023 - 64485-Saint-Jean-Pied-de-Port (france). Alirita 15-an de aŭgusto 2015 .
  2. Et le plus beau village de France est... Saint-Jean-Pied-de-Port (france). Le Huffington Post (29-a de junio 2016). Alirita 17-a de julio 2016 ..

Vidu ankaŭ

[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]