Saillon

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Saint-Laurent (Saillon))
Saillon
Blazono de Saillon
Blazono de Saillon
Blazono de Saillon
Fortifikaĵoj de Saillon
Fortifikaĵoj de Saillon
Fortifikaĵoj de Saillon
komunumo en Svislando
Kantono Valezo
Distrikto Martigny
Koordinatoj  46° 10′ 8″ N 7° 11′ 2″ O / 46.16889 °N, 7.18389 °O / 46.16889; 7.18389 (mapo)Koordinatoj: 46° 10′ 8″ N 7° 11′ 2″ O / 46.16889 °N, 7.18389 °O / 46.16889; 7.18389 (mapo)
Nombro de loĝantoj 2236
Areo 13,74 km²
Alteco 510 m super marnivelo
Poŝtkodo 1913
Komunumkodo 6140
Mapo de Saillon
Mapo de Saillon
Situa mapo de Saillon
vdr

Saillon estas urbo kaj komunumo en la distrikto Martigny en Kantono Valezo, Svislando. Ĝi havis 2236 loĝantojn je la 31-a de decembro 2011.

Geografio[redakti | redakti fonton]

La komunumo Saillon situas en la franclingva Suba Valezo ĉe la norda flanko de la Valo de Rodano. La komunumo konsistas el la urbeto Saillon kaj la setlejoj Saint-Laurent kaj Les Moilles. Al la komunumo apartenas krome en nordokcidento la montara eksklavo Euloi, kie situas la montopintoj Petit Château kun alteco de 2575 m s.m. kaj Six du Doe, kiu kun alteco de 2722 m s.m. estas la plej alta punkto de la komunumo. La orientan komunumlimon formas la rivereto Salentse, kiu jam plurfoje inundis la urbeton, laste en la jaroj 1958 kaj 2000.[1]

La teritorio de la komunumo etendiĝas sur areo de 13,74 km², de kiuj 17,1% estas kovritaj de arbaro, 38,5% servas por agrikulturo kaj 8,2% por setlado. [2]

Najbaraj komunumoj[redakti | redakti fonton]

La komunumo Saillon limas en nordo kaj oriento al Leytron, en sudoriento al Riddes, en sudo al Saxon, kaj en okcidento al Fully.

Trafiko[redakti | redakti fonton]

Tra Saillon pasas konekta vojo de Leytron al Fully. En sudo la komunuma limo tuŝas la kantonan ĉefvojon n-ro 9. Laŭlonge de la suda limo pasas la svisa aŭtovojo A9, kies plej proksima alveturejo Riddes situas 2 kilometrojn oriente kaj Saxon 2 km okcidente de la komunuma teritorio. Pere de la poŝtaŭtolinio de Siono al Martigny la komunumo estas konektita al la publika transportreto.

Historio[redakti | redakti fonton]

La unua dokumenta mencio de Saillon datiĝas el la jaro 1052 kiel castellum Psallionis. En la loko ekzistas restaĵoj el la romia epoko, inter kiuj la ruinoj de romia biendomo. Dum mezepoko la loko unue apartenis al la katedrala kapitolo de Siono kaj poste al la Grafoj de Savojo. En la jaro 1271 la merkatloko ricevis de la grafo de Savojo urborajton. La kastelo estis detruita okaze de la valeza konkero en la jaro 1475. De ĝi estas konservita la rifuĝturo kaj la restaĵoj de tri protektoturoj. La nuntempa politika komunumo estis fondita post la Helveta Revolucio de 1798. Ĝis 1819 al ĝi ankaŭ apartenis Leytron, kiu tiam memstariĝis.[3] [4]

Notoj kaj referencoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Bildoj[redakti | redakti fonton]