Pompaples

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Saint-Loup (Pompaples))
Pompaples
Blazono de Pompaples
Blazono de Pompaples
Blazono de Pompaples
komunumo en Svislando
Kantono Vaŭdo
Distrikto Morges
Koordinatoj  46° 40′ 0″ N 6° 30′ 38″ O / 46.66667 °N, 6.51056 °O / 46.66667; 6.51056 (mapo)Koordinatoj: 46° 40′ 0″ N 6° 30′ 38″ O / 46.66667 °N, 6.51056 °O / 46.66667; 6.51056 (mapo)
Nombro de loĝantoj 801
Areo 4,45 km²
Alteco 490 m super marnivelo
Poŝtkodo 1318
Komunumkodo 5497
Mapo de Pompaples
Mapo de Pompaples
Situa mapo de Pompaples
vdr

Pompaples estas komunumo en la distrikto Morges en Kantono Vaŭdo, Svislando. Ĝi havis 801 loĝantojn je la 31-a de decembro 2012.

Geografio[redakti | redakti fonton]

La komunumo Pompaples situas en la Vaŭda Mezlando sur la akvodislimo inter Rejno en nordo kaj Rodano en sudo. Tra Pompaples fluas la rojo Nozon, kiu apartenas al la riversistemo de Rejono. En Moulin Bornu ekzistas muela lageto, kun du elfluoj, kies unua fluas tra la riversistemo de Rejno al la Norda Maro kaj la alia tra la riversistemo de Rodano al la Mediteraneo. La lageto nomiĝas tial "au milieu du monde" (en la centro de la mondo). La komunumo konsistas el la vilaĝo Pompaples kaj la setlejoj Moulin Bornu kaj Saint-Loup.[1]

La teritorio de la komunumo etendiĝas sur areo de 44,5 km², de kiuj 14,2% estas kovritaj de arbaro, 73,6% servas por agrikulturo kaj 9,4% por setlado. [2]

Najbaraj komunumoj[redakti | redakti fonton]

La komunumo Pompaples limas en okcidento kaj nordo al Arnex-sur-Orbe, en oriento al Bavois, en sudoriento al Orny, kaj en sudo al La Sarraz.

Rimarkindaĵoj[redakti | redakti fonton]

La frazo "Pompiers de Pompaples, pompez!" (fajrobrigdistoj de Pompaples pumpu!) estas ŝtatata langorompa frazo en lernolibroj por la franca lingvo en Alemanio. Pro tiu frazo praktike ĉiuj alemanoj konscias pri la ekzisto de la fajrobrigado de la vilaĝeto Pompaples.

Trafiko[redakti | redakti fonton]

Tra Pompaples pasas la kantona ĉefvojo n-ro 9 de Laŭzano al Vallorbe. La plej proksima alveturejo al la svisa aŭtovojo A1 situas proksimume 6 kilometrojn nordoriente de la komunumo apud Chavornay. Kvankam la trajnlinio de Cossonay al Vallorbe kondukas meze tra la komunumo Pompaples ne disponas pri propra stacidomo. La plej proksima stacidomo situas en La Sarraz ducentmetrojn sude de la komunumo. Pere de poŝtaŭtolinio de la stacidomo de La Sarraz ĝis la hospitalo de Saint-Loup la komunumo estas konektita al la publika transportreto.

Ekonomio[redakti | redakti fonton]

Ĝis en la 20-a jarcento Pompaples estis ĉefe agrikultura komunumo. Nuntempe la plej multaj homoj en la komunumo laboras en servoprofesioj. En Saint-Loup situas hospitala de la diakonisoj, kiu estas la ĉefa labordonanto de la regiono. Al la hospitala ankaŭ apartenas flegista lernejo.

Historio[redakti | redakti fonton]

La unua dokumenta mencio de Pompaples datiĝas el la jaro 1049 kiel Pons Papuli. Dum mezepoko Pompaples estis feŭdo de la Grafoj de Grandson kaj ek de 1542 de la familio de Gingins. Ĝi apartenis al la Baronejo La Sarraz. Sub la berna regado la Pompaples estis de 1536 ĝis 1598 parto de la Voktejo Moudon kaj poste ĝis la Helveta Revolucio de 1798 parto de la Voktejo Romainmôtier. De 1798 ĝis 2007 la komunumo apartenis al la Distrikto Cossonay poste ĝi estis surbaze de la administra reformo de 2006 atribuita al la Distrikto Morges.[3]

Notoj kaj referencoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]