Saint-Lunaire

El Vikipedio, la libera enciklopedio


Saint-Lunaire
komunumo
La malnova Grand Hôtel vidata de la plaĝo
komunumo en Franciosetlejo
Regno Francio Francio
Regiono Bretonio
Departemento Ille-et-Vilaine
Arondismento Saint-Malo
Kantono Dinard
Komunumaro Komunumaro de Côte d'Émeraude
Situo Saint-Lunaire
 - alteco 21 m s. m.
 - koordinatoj 48° 38′ 07″ N 02° 06′ 27″ U / 48.63528 °N, 2.10750 °U / 48.63528; -2.10750 (mapo)
Plej alta punkto
 - alteco 64 m s. m.
Plej malalta punkto
 - alteco m s. m.
Areo 10,27 km² (1 027 ha)
Loĝantaro 2 329 (2010)
Denseco 226,78 loĝ./km²
Dato 2008-2014
Urbestro Michel Penhoët
Horzono MET (UTC+1)
 - somera tempo MET (UTC+2)
Poŝtkodo 35800
INSEE 35287

Geografia lokigo sur la mapo : Ille-et-Vilaine

Vidu situon de Saint-Lunaire kadre de Ille-et-Vilaine
Vidu situon de Saint-Lunaire kadre de Ille-et-Vilaine
DEC
Saint-Lunaire
Saint-Lunaire
Saint-Lunaire

Geografia lokigo sur la mapo : Francio

Vidu situon de Saint-Lunaire kadre de Francio
Vidu situon de Saint-Lunaire kadre de Francio
DEC
Saint-Lunaire
Saint-Lunaire
Saint-Lunaire
Vikimedia Komunejo: Saint-Lunaire
Retpaĝo: TTT-ejo de la komunumo
Map
vdr

Saint-Lunaire (galolingve "Saent Lunérr") estas franca komunumo, en la departemento Côtes-d'Armor en la regiono Bretonio.

Geografio[redakti | redakti fonton]

Komunumo de la urba areo de Dinard, kies centro etendiĝas sur la sablaj dunoj ("mielles") akumulitaj inter du masivoj el granito kaj grejso enirantaj en la Manikan Markolon, per la pintoj de Nick, de Décollé kaj de La Garde Guérin (tiu lasta, pli okcidenta estas en Saint-Briac).

Botaniko[redakti | redakti fonton]

Pri riĉeco de flaŭro, Saint-Lunaire, kiel Saint-Briac, estas inter la komunumoj de la departemento, kiuj en siaj diversaj biotopoj posedas plej multajn taksonojn, t.e. 599 por komunuma averaĝo de 348 taksonoj kaj departementa tuto de 1373 taksonoj (en 118 familioj). Estas ankaŭ 39 taksonoj kun forta heredaĵa valoro (el tuto de 207) ; 23 protektitaj taksonoj kaj 22 apartenantaj al la ruĝa listo de la armorika Masivo (departementa tuto de 237) [1]. Inter la plej interesaj lokoj :

Historio[redakti | redakti fonton]

Galeritombo de Plate Roche.

Restaĵoj de galeritombo (plilongigita dolmeno) atestas pri loĝado ekde Neolitiko (2000 ĝis 5000 a.K.) Romia okupo daŭris dum kvin jarcentoj, sen influo al la aparta karaktero de tieaj loĝantoj: la Koriozolitoj.

Poste, okazis barbaraj invadoj de saksoj kaj de frisoj en 509, kiuj forpelis princojn kaj senjorojn. Kvar jarojn poste, albordiĝis al insulo Cézembre, Reĝo Arturo kaj Hoel la Unua, reĝo de Armoriko, venanta rekapti sian reĝlandon.

Sankta Lunaire (aŭ Léonor), unu el la filoj de Hoel la Unua kaj de sankta Pompée (aŭ Coupaia), frato de sankta Tudvalo kaj de sankta Sève, akompanata de monaĥoj kaj laikoj, eniris en ĉirkaŭ 535 en vastan arbaron, kulturebligis ĝin, konstruis kapelon, kie nun staras nun la Malnova Preĝejo, kiu estos starigita de la senjoroj de Pontual en la 11-a jc. En la 19-a jc, la aristokratoj perdis sian potencon kaj nova socio de eminentuloj, transformis la aspekton kaj ekonomion de Saint-Lunaire. La vilaĝo transformiĝis en banurbo, sub instigo ĉefe de Sylla Laraque, riĉega haitia milionulo. Li aĉetis kaj evoluigis la "Grand Hôtel", konstruigis multajn prestiĝajn vilaojn, elektran centralon kaj teniskampojn ankoraŭ famaj nun[3]. Pluraj elstaruloj : reĝino de Rumanio, beletruloj, pentristoj, artistoj pasis aŭ restadis en Saint-Lunaire. Eblas citi Émile Bergerat, Jules Verne, Jean Richepin aŭ ankaŭ Ève Lavallière. De tiu epoko restas belegaj vilaoj laŭ banurba stilo.

Ankoraŭ nun, Saint-Lunaire estas rezidejo de multaj elstaruloj kiaj Jean Rochefort, juvelisto Fred, Nicolas Hulot aŭ ankaŭ Emmanuel Chain.

Ekonomio[redakti | redakti fonton]

La ĉefa ekonomia sektoro estas turismo.

Administrado[redakti | redakti fonton]

Listo de la sinsekvaj urbestroj
Periodo Nomo Partio Funkcio
1792 1799 Joseph Ohier - -


1800 1806 Sébastien Marcrix - -


1806 1830 Jonathas François Hyacinthe Marie de Penfentenyo de Cheffontaines - -


1830 1833 Jean François Rozé - -


1833 1846 Joseph Marie Ohier - -


1846 1847 Ambroise Betaux - -


1847 1848 Jean Louis Foyer - -


1848 1854 Louis Latruitte - -


1854 1865 Jean Touchet - -


1865 1865 Ambroise Betaŭ - -


1865 1870 Henry Touchet - -


1870 1871 Julien Ancelin - -


1871 1884 Henry Touchet - -


1884 1912 Alphonse Ollivier - -


1912 1921 Auguste Poulain - -


1921 1929 Edouard Sauffroy - -


1929 1935 Alexandre Devaux - -


1935 1942 Joseph Viel - -


1942 1945 Léonce David - -


1945 1953 Aristide Le Dantec - -


1953 1965 Jean Fouere - -


1965 1977 Gilbert Leblanc - Kuracisto


1977 1992 Pol Lebreton - -


1992 oktobre 1997 Aimé Le Foll - -


Oktobre 1997 - Michel Penhoët Diversa Maldekstro (DVG) Agrikulturisto
Departementa konsiliano[4], Prezidanto de Komunumaro de Côte d'Émeraude


La tabelo estas ankoraŭ plenigenda.


Demografio[redakti | redakti fonton]

Lokoj kaj monumentoj[redakti | redakti fonton]

Monumentoj klasitaj historiaj (MH)[redakti | redakti fonton]

La komunumo enhavs du monumentojn klasitajn historiaj :

  • Malnova preĝejo, restaŭrita en 1954 kaj restaŭrata en 2010. La navo de la 11-a jc, kun du flanknavoj, estas ligita al la gotika ĥorejo per triumfa arko.
  • Kalvario de la 16-a jc, situanta antaŭ la suda fasado de la malnova preĝejo, prezentas sur sia orienta faco Kriston kaj sur la alia faco la Virgulinon Maria. Ĝi estis registrita per dekreto de la 22-a de marto 1930[5].

Naturaj lokoj[redakti | redakti fonton]

Pinto de Décollé[redakti | redakti fonton]

Pluraj bunkroj, restaĵoj de la dua mondmilito, estas ankoraŭ videblaj.

Malnova tunelo, nun falinta, ligis la malnovan preĝejon al Pinto de Décollé.

Tie en 1977, pentristo Geoffroy Dauvergne morte falis.

Pinto de Nick kaj Goulet[redakti | redakti fonton]

Enfluejo de Crèvelin, piede de Pinto de Nick (departementa natura areo), Goulet estas unu el la naturaj lokoj de Saint-Lunaire.

Kino[redakti | redakti fonton]

Saint-Lunaire per bildoj[redakti | redakti fonton]

Elstaruloj ligitaj al la komunumo[redakti | redakti fonton]

Ĝemeliĝoj[redakti | redakti fonton]

Aneksaĵoj[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • Aimée et Cédric Gourin, La Côte d’Émeraude, de Saint-Lunaire à Saint-Jacut-de-la-Mer, eldonejo "éditions Alan Sutton", 2009 (ISBN 2849109843)
  • Éclats d’Émeraude, historia romano de Carole Lavoie, kiu priskribas komenciĝon de turismo sur Côte d’Émeraude. Premio Jackie Bouquin « la Femme dans l'histoire ». Eldonejo "Éditions Prologue", 2007.

Notoj kaj referencoj[redakti | redakti fonton]

Notoj[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Louis Diard, La flore d'Ille-et-Vilaine, Atlas floristique de Bretagne, Rennes, Siloë, 2005, mapo sur 170-a paĝo.
  2. Louis Diard, La flore d'Ille-et-Vilaine, Atlas floristique de Bretagne, Rennes, Siloë, 2005, p. 37.
  3. (2003) Saint-Lunaire balnéaire, le grand rêve de Sylla Laraque. Saint-Malo: Éditions Cristel, p. 140. ISBN 2-84421-027-9.
  4. Elektita la 16-an de marto 2008 - Gérard Lebailly (la 18-an de marto 2008). “Michel Penhoët, l'homme de la Rance”, Ouest-France (19316), p. 9. 
  5. Slipo n°PA00090795. datumbazo Mérimée, franca ministerio pri kulturo.
  6. Komunuma bulteno, novembron 2006. Arkivita el la originalo je 2007-10-13. Alirita 2013-11-18.