Saint-Maur-des-Fossés

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saint-Maur-des-Fossés
La urbodomo de Saint-Maur-des-Fossés
La urbodomo de Saint-Maur-des-Fossés
komunumo en Francio
Administrado
Lando  Francio
Regiono Francilio
Departemento Val-de-Marne
Arondismento Créteil
Kantono Saint-Maur-des-Fossés-Centro
Saint-Maur-des-Fossés-Okcidento
Saint-Maur-La Varenne[1]
Urbestro Henri Plagnol (2008–2014)
Insee-kodo 94068
Poŝtkodo 94100, 94210
Demografio
Loĝantaro 74 816 (2010)
Loĝdenso 6 650,3 loĝ./km2
Geografio
Koordinatoj 48° 48′ N, 2° 29′ O (mapo)48.80252.48556Koordinatoj: 48° 48′ N, 2° 29′ O (mapo)
Alteco 32 ĝis 53 m
Areo 11,25 km2
Situo

Geografia lokigo sur la mapo : Francilio

Saint-Maur-des-Fossés (Francilio)
Saint-Maur-des-Fossés (Francilio)
DEC

Geografia lokigo sur la mapo : Francio

Saint-Maur-des-Fossés (Francio)
Saint-Maur-des-Fossés (Francio)
DEC
Map
vdr

Saint-Maur-des-Fossés [sɛ̃ mɔʁ de fose] estas franca komunumo en la departemento Val-de-Marne, en la regiono Francilio. Ĝi havis 74 816 loĝantojn en la jaro 2010[2].

Geografio

Situo

Situo de Saint-Maur-des-Fossés rilate al Parizo kaj la ĉirkaŭaj departementoj

Saint-Maur-des-Fossés situas 11 km sudoriente de la centro de Parizo, en buklo de la rivero Marno, kiu ĉirkaŭas ĝin ĉiuflanke krom nordokcidente.


Kvartaloj

La kvartaloj de Saint-Maur-des-Fossés

La urbo estas dividita en ok kvartalojn: La Varenne, Champignol, Saint-Maur-Créteil, Les Mûriers, Adamville, Le Parc, La Pie kaj Le Vieux-Saint-Maur[1].


Transporto

La ponto de Créteil, kiu interligas Créteil kaj Saint-Maur-des-Fossés

Saint-Maur-des-Fossés enhavas 186 km da stratoj, 12 km da rivera bordo, 5 pontojn kaj 59 vojkruciĝojn kun trafiklumoj [1].

Kvar stacidomoj de la linio RER A troviĝas en Saint-Maur-des-Fossés: Saint-Maur-Créteil, Le Parc Saint-Maur, Saint-Maur-Champigny kaj La Varenne-Chennevières[3].


Monumentoj

La preĝejo Saint-Nicolas

La preĝejo Saint-Nicolas de Saint-Maur-des-Fossés, konstruita inter la 11-a kaj la 13-a jarcentoj, estis deklarita historia monumento en 1947[4].

Referencoj

  1. 1,0 1,1 1,2 Saint-Maur-des-Fossés en chiffres (france). Alirita 11-an de septembro 2013.
  2. Populations légales 2010 - 94068-Saint-Maur-des-Fossés (france). Insee. Alirita 11-an de septembro 2013.
  3. Situation (france). Alirita 11-an de septembro 2013.
  4. Église Saint-Nicolas (france). Datumbazo Mérimée. Alirita 11-an de septembro 2013.

Vidu ankaŭ

Eksteraj ligiloj

Ŝablono:Ĝermo-francakomunumo