Saltu al enhavo

Saint-Maurice-des-Noues

Nuna versio (nereviziita)
El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saint-Maurice-Des-Noues
komunumo en Francio Redakti la valoron en Wikidata vd

Blazono

Blazono
Administrado
Statuso Komunumo
Lando Francio
Regiono Luarlandoj
Departemento Vendeo
Arondismento Fontenay-le-Comte
Kantono La Chataigneraie
INSEE kodo 85251 [+]
Poŝtkodo 85120
Kodo laŭ INSEE 85251
Politiko
Urbestro S-ro Bernard Baty
Demografio
Loĝantaro 572  (1999)
Loĝdenso 27 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 46° 36′ N, 0° 43′ U (mapo)46.603055555556-0.72194444444443Koordinatoj: 46° 36′ N, 0° 43′ U (mapo)
Alto 115 mŜablono:Informkesto urbo/zorgado/numero
Areo 21 km²Ŝablono:Informkesto urbo/zorgado/numero
Horzono UTC +1 (+2 somere)
Saint-Maurice-Des-Noues (Francio)
Saint-Maurice-Des-Noues (Francio)
DEC
Situo de Saint-Maurice-Des-Noues

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Saint-Maurice-des-Noues [+]
vdr

Saint-Maurice-des-Noues [proks. pr. : sa moris de nu] estas franca komunumo. Ĝi situas en la regiono Luarlandoj, en la orienta parto de la franca departemento Vendée (Vendeo), en la kantono de La Châtaigneraie (5,5 km norde) kaj arondismento de Fontenay-le-Comte (16 km sude), je ĉirkaŭ 8 km de la departemento Deux-Sèvres. La vilaĝo troviĝas rande de la arbaro de Mervent. Pro neceso distingi la komunumon Saint-Maurice de aliaj samnomaj en Francio, aldoniĝis la artikolo "des" (de) kaj la nomo "Noues", kiu etimologie devenas de la greka aŭ kelta kun signifo "akvo", "fontoj".

Iama romia vojo estas la plej malnova konata postrestaĵo en Saint-Maurice-des-Noues. En la 4a jarcento, unu el la hispanaj kolonioj invadintaj Gaŭlon instaliĝis en la suda parto. Restas spuroj pri la ĉirkaŭaj muroj de franciskana kordeliera monaĥejo, fondita en 1439 kaj detruita dum la franca Revolucio.

Mineja aktiveco por ekstrakto de karbo ekzistis en Saint-Maurice-des-Noues dum la 19a jarcento kaj komence de la 20a. Traba subtenilo de minejo atestas pri tiu periodo. Tiu 25 metrojn-alta arkitektaĵo estas unika en Francio pro sia betona strukturo. Ĝi superelstaras puton profunda je 208 m kun diametro de 5,30 m.

Resurcoj kaj produktaĵoj

[redakti | redakti fonton]
  • Paŝtejoj.
  • Plurkultivo.
  • Bov- kaj pork-bredado.

Demografia evoluo

[redakti | redakti fonton]
  • 1962 : 628
  • 1968 : 752
  • 1975 : 654
  • 1982 : 636
  • 1990 : 611
  • 1999 : 572

En la eldono 1900 de la libro "Département de la Vendée" (Parizo : Hachette) de Adolf Joanne, aperas ke la komunumo havis tiam 1122 loĝantojn.

Civila arkitekturo

[redakti | redakti fonton]
  • Kastelo de La Mazourie (pr. mazuri).
  • Loĝejo de Fief-Mignoux (pr. fief-minju): ŝtupara kaĝo en la domo de la mastro.

Religia arkitekturo

[redakti | redakti fonton]
  • Preĝejo de la 17a-18a jarcento
  • En la tombejo, hosana kruco, kiu datumas de 1871, estas unu el la plej rimarkindaj de Vendeo.

Loka festo

[redakti | redakti fonton]
  • La unuan dimanĉon de junio

Ekskursa pado "tour du Pays de Mélusine" (Ĉirkaŭiro de la Meluzin-regiono) ebligas belajn promenadojn en kvieta kadro. La rajda kaj pedagogia farmo prizorgata de la geedzoj Ripaud ebligas al turistoj viziti la ĉirkaŭaĵon per kaleŝoj, ĉevaloj kaj poneoj, kaj al lernejanoj malkovri la vivon en kontakto kun la naturo.

Vidu ankaŭ

[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj en la franca

[redakti | redakti fonton]