Saint-Placide (pariza metrostacio)
| Saint-Placide | |||
|---|---|---|---|
Vido de la stacio
| |||
| metrostacio • subtera stacio | |||
| Lokigo | |||
| Lando | Francio | ||
| Urbo | Parizo | ||
| Arondismento | 6-a | ||
| Geografia situo | 48° 50′ 49″ N, 2° 19′ 37″ O (mapo)48.8468446277522.3269128799438Koordinatoj: 48° 50′ 49″ N, 2° 19′ 37″ O (mapo) | ||
| |||
| Ecoj | |||
| Trakoj | 2 | ||
| Kajoj | 2 | ||
| Tarifa zono | 1 | ||
| Jara trafiko | 2 391 205 vojaĝantoj (2021) | ||
| Historio | |||
| Malfermo | 9-a de januaro 1910 | ||
| Administrado kaj utiligado | |||
| Proprietulo | RATP | ||
| Trafikanto | RATP | ||
| Kodo | 0412 | ||
| Metro-linio | |||
Saint-Placide [sɛ̃ plasid] (esperante Sankta Placido) estas stacio de la Metroo de Parizo sur linio 4, en la 6-a arondismento de Parizo.
Stacio
[redakti | redakti fonton]La stacio estis malfermita la 9-an de januaro 1910 sub la nomo Vaugirard. Por malebligi ian ajn konfuzon kun stacio Vaugirard de linio A de Kompanio Nord-Sud (hodiaŭ linio 12), ĝi alprenis sian nunan nomon la 15-an de novembro 1913.
Ĝia nomo devenas de Strato Saint-Placide, kiu omaĝas al Sankta Placido, disĉiplo de Sankta Benedikto kiu, laŭ la kutimo, estus savita el droniĝo fare de Sankta Maŭro.
Alirejoj
[redakti | redakti fonton]La stacio disponas pri unusola alirejo en n-ro 127 Strato de Rennes, ĉe la angulo kun Strato Notre-Dame-des-Champs. Vojaĝantoj elirantaj el vagonaroj en direkto al sudo krome disponas pri rulŝtuparo kiu eliras antaŭ n-ro 120 Strato de Rennes.
Interkonektoj
[redakti | redakti fonton]
RATP 39 89 94 95 96
N01 N02 N12 N13
Proksime
[redakti | redakti fonton]Tiu stacio priservas la sudan parton de Strato de Rennes. Ĝi estas iom proksima al Katolika Instituto de Parizo, situanta en n-ro 21 Strato d'Assas.
Vidu ankaŭ
[redakti | redakti fonton]- Listo de metrostacioj de Parizo
- Alinomitaj stacioj de la Metroo de Parizo
- Linio 4 de la metroo de Parizo


