Saint-Quentin (Aisne)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saint-Quentin
komunumo en Francio

Blazono

Blazono
Administrado
Statuso Komunumo
Lando Francio
Regiono Pikardio
Departemento Aisne (subprefektejo)
Arondismento Arondismento de Saint-Quentin (ĉefurbo)
Kantono Ĉefurbo de 3 kantonoj
Komunumaro Communauté d'agglomération de Saint-Quentin
INSEE kodo 02691 [+]
Poŝtkodo 02100
Kodo laŭ INSEE 02691
En TTT Oficiala retejo [+]
Politiko
Urbestro Pierre André (2001-2008)
Demografio
Loĝantaro 59 066  ((1999))
Loĝdenso 2 618,2 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 49° 51′ N, 3° 17′ O (mapo)49.8477777777783.2855555555556Koordinatoj: 49° 51′ N, 3° 17′ O (mapo)
Alto 74 m (de 68 m al 125 m)Ŝablono:Informkesto urbo/zorgado/numero
Areo 2 256 ha (22,56 km²)Ŝablono:Informkesto urbo/zorgado/numero
Horzono UTC+01:00 [+]
Saint-Quentin (Aisne)
Saint-Quentin (Aisne)
DEC
Saint-Quentin
Saint-Quentin
Situo de Saint-Quentin

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Saint-Quentin [+]
vdr
Blazono de Saint-Quentin
Blazono de Saint-Quentin

Saint-Quentin estas franca komunumo lokita en la departemento Aisne kaj en la regiono Pikardio. Ĝi estas unu el la subprefektejoj de la departemento, kaj do estras unu arondismenton.

En la franca lingvo, ĝiaj loĝantoj estas nomataj Saint-Quentinois.

Geografio

Saint-Quentin situas ĉe la rivero Somme, kiu ekas proksime al la urbo, en Fonsomme. Saint-Quentin estas kutime rigardata kiel la ĉefurbo de Alta Pikardio, kore de la natura regiono Vermandois.

La urbo ĝuas interesas geografian situon, je la krucvojo inter Parizo, Amiens, Reims, Lille kaj Bruselo. Tiu situo estas plifortigita de du aŭtovojoj : la A26 (kromnomita "aŭtovojo de la angloj") el Arras al Calais, kaj la A29, el Amiens ĝis Rouen.

La tiel nomata kanalo de Saint-Quentin trapasas la urbon, kaj kunligas Chauny al Cambrai. Ĝi restis unu el la plej gravaj kanaloj de Francio ĝis la 1960-aj jaroj kaj kunligas la riverojn Somme, Escaut kaj Oise.

Demografio

Loĝantara evoluo
179318001806182118311836184118461851185618611866
10 80010 47710 53512 35117 68620 57021 40023 85224 95326 88730 79032 690
Loĝantara evoluo
1872187618811886189118961901190619111921192619311936
34 81138 92445 83847 35347 55148 86850 27852 76855 57137 34549 68349 44849 028
Loĝantara evoluo
194619541962196819751982199019992004
48 55653 86661 07164 19667 24363 56760 64459 06661 092

Administrado

Saint-Quentin estas la ĉefurbo de tri kantonoj :

Listo de la sinsekvaj urbestroj
Eko de la mandato Fino de la mandato Nomo Funkcio Partio
oktobro 2010 Nuna mandato... Xavier Bertrand Ministro de la Laboro, de la Dungo kaj de la Sano UMP
junio 1995 demisiis en oktobro 2010 Pierre André Senatano de Aisne UMP
1989 1995 Daniel Le Meur eksa deputito - chevalier de la légion d'honneur PCF
1983 1989 Jacques Braconnier eksa senatano de Aisne RPR
1977 1983 Daniel Le Meur eksa deputito PCF
1966 1977 Jacques Braconnier eksa senatano de Aisne UDR

Vidindaĵoj

Baziliko de Saint-Quentin

Saint-Quentin estas klasifikita kiel "arta kaj historia urbo" (ville d'art et d'histoire). La baziliko de Saint-Quentin estis konstruita ekde la komenco de la 13-a jarcento ĝis la 15-a jarcento : ĝi prezentas interesan miksadon de pluraj gotikaj stiloj.

La gotika urbdomo de Saint-Quentin, finpretigita en 1509, estas dekoraciita de 173 skulptaĵoj kaj troviĝas ĉe granda, ŝlosita placo. Ĝi famiĝas pro sia sonorilaro da 37 sonoriloj.

Ekzistas muzeo pri papilioj, kiu entenas pli ol 600000 specimenoj, el kiuj nur 20000 estas ekspoziciataj en la muzeo. La "muzeo Antoine Lécuyer" estas dediĉita al la verkoj de Maurice-Quentin de La Tour, pentristo de la 18-a jarcento.

Ĝemelurboj

Bibliografio

  • Maxime de Sars, Petite histoire de Saint-Quentin, Laon, 1936, X-174 p.
  • André Fiette, Suzanne Fiette, Saint-Quentin, Colmar - Ingersheim, 1972, 108 p.
  • Jean-Luc A. d'Asciano, Francis Normand, Le piéton de Saint-Quentin, éditions Du Quesne, Lille, 2004.
  • Hervé Cabezas, Alastair Lang, Pierre Rosenberg, Renaissance de la collection de dessin du musée Antoine-Lécuyer, éditions L'Œil d'or, Paris, 2005.
  • Jean-Paul Besse, Saint-Quentin et sa contrée dans l'Histoire, Versailles, 2006, 450p.

Eksteraj ligiloj