Saint-Raphaël
| Saint-Raphaël | |||||
|---|---|---|---|---|---|
| komunumo | |||||
|
| |||||
| komunumo en Francio | |||||
| Flago | Blazono | ||||
| Administrado | |||||
| Regiono | |||||
| Departemento | |||||
| Arondismento | Draguignan | ||||
| Kantono | Saint-Raphaël / Sant Rafèu | ||||
| |||||
| INSEE kodo | 83118 [+] | ||||
| Poŝtkodo | 83700 • 83530 | ||||
| En TTT | Oficiala retejo [+] | ||||
| Demografio | |||||
| Loĝantaro | 37 113 (2023) [+] | ||||
| Loĝdenso | 414 loĝ./km² | ||||
| Geografio | |||||
| Geografia situo | 43° 25′ N, 6° 46′ O (mapo)43.4247222222226.7677777777778Koordinatoj: 43° 25′ N, 6° 46′ O (mapo) [+] | ||||
| Alto | 10 m [+] | ||||
| Areo | 89,59 km² (8 959 ha) [+] | ||||
| |||||
| |||||
| Alia projekto | |||||
Saint-Raphaël - jen france, okcitane resp. langvedoke Sant Rafèu - estas urbo de suda Francio, en la mediteranea geografia regiono Bordo Lazura. Ĝi situas en la administra regionego Provenco-Alpoj-Bordo Lazura kaj la departemento Var. Laŭ la stato de 2023 en la komunumo vivis 37 113 loĝantoj sur areo de 89,59 kvadrataj kilometroj. Tio rezultigas loĝdenson de 414 loĝantoj/km². Administre la komunumo apartenas al la arondismento Draguignan kaj al la kantono Saint-Raphaël / Sant Rafèu.
La teritorio havas komunan limon kun Mandelieu-la-Napoule, Théoule-sur-Mer kaj Fréjus.
-
baziliko Notre Dame de la Victoire
-
la kirko sankta Rafaelo
-
mezepoka gardoturo
-
la en 2010 inaŭgurita busa stacidomo
Loĝlokoj, vilaĝetoj kaj eksteraj areoj
[redakti | redakti fonton]Saint-Raphaël estas vasta municipo konsistanta el pluraj vilaĝetoj - kelkaj el kiuj estas mem subdividitaj en apartajn kvartalojn - distribuitaj tra la teritorio de okcidento al oriento.
Tial, la "urbo" mem de Saint-Raphaël konsistas el la urbocentro, la altebenaĵo Notre-Dame, Le Peyron kaj la nova distrikto Santa-Lucia. Situantaj sur la altaĵoj ene de la Esterel-montarmasivo estas Valescure (hejmo de la golfejoj), Vaulongue, Peire Sarade, L'Aspé kaj Les Veyssières.
Oriente, laŭlonge de la marbordo, kuŝas la malgranda marborda feriejo Boulouris-sur-Mer - dividita en Les Plaines, Esterel Plage, La Péguière kaj Aiguebonne. Sekve venas Le Dramont kun samnoma kabo Cap Dramont kaj - tute aparte - la feria vilaĝo Cap Esterel.
Daŭrigante orienten direkte al la departemento Marbordaj Alpoj, la marborda vojo «Corniche d'Or» pasas tra Agay (ampleksante la plaĝan areon kaj Le Castellas), poste Anthéor (inkluzive de La Baumette kaj la plaĝa areo), kaj fine Le Trayas, situanta jam rande de la departemento Var.
-
kabo kaj montmasivo Esterel
-
Le Dramont
-
Agay
-
Le Trayas
Partneraj urboj
[redakti | redakti fonton]
Ĝermuk en Armenio
Gento en Flandrio, Belgio
St. Georgen im Schwarzwald en Germanio
Tiberiado (טבריה Tverja) en Israelo
Vidu ankaŭ
[redakti | redakti fonton]- Komunumoj de Var
- Agay (stacidomo)
- Anthéor-Cap-Roux (stacidomo)
- Boulouris-sur-Mer (stacidomo)
- Le Dramont (stacidomo)
- Le Trayas (stacidomo)
- Saint-Raphaël-Valescure (stacidomo)




