Ayent

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Saint-Romain)
Ayent
Blazono de Ayent
Blazono de Ayent
Blazono de Ayent
Anzère, komunumo Ayent
Anzère, komunumo Ayent
Anzère, komunumo Ayent
komunumo en Svislando
Kantono Valezo
Distrikto Hérens
Koordinatoj  46° 16′ 40″ N 7° 24′ 23″ O / 46.27778 °N, 7.40639 °O / 46.27778; 7.40639 (mapo)Koordinatoj: 46° 16′ 40″ N 7° 24′ 23″ O / 46.27778 °N, 7.40639 °O / 46.27778; 7.40639 (mapo)
Nombro de loĝantoj 3680
Areo 55,13 km²
Alteco 967 m super marnivelo
Poŝtkodo 1966
Komunumkodo 6082
Mapo de Ayent
Mapo de Ayent
Situa mapo de Ayent
vdr

Ayent estas komunumo en la distrikto Hérens en Kantono Valezo, Svislando. Ĝi havis 3680 loĝantojn je la 31-a de decembro 2011.

Geografio[redakti | redakti fonton]

La komunumo Ayent situas en la franclingva Suba Valezo, kiel unika komunumo de la Distrikto Hérens sur la norda flanko de la Valo de Rodano, kiel eksklavo de la cetera distrikto. En nordo la komunumo etendiĝas ĝis al la monto Wildhorn en la Bernaj Alpoj, kie sur alteco de 3248 m s.m. situas la plej alta punkto de la komunumo. Sur la komunuma teritorio situas granda parto de la Wildhorn-Glaĉero. En nordoriento de la komunumo situas la baraĵlago Lago de Tseuzier. La komunumo konsistas el la vilaĝoj Anzère, Argnou, Blignou, Botyre, Fortunoz, La Place, Luc, Saint-Romain, Saxonne, Signèse kaj Villa.[1]

La teritorio de la komunumo etendiĝas sur areo de 55,13 km², de kiuj 19,7% estas kovritaj de arbaro, 22,6% servas por agrikulturo kaj 4,6% por setlado. Pli ol la duono de la komunuma teritorio konsistas el altmontara dezerto kaj glaĉeroj.[2]

Najbaraj komunumoj[redakti | redakti fonton]

La komunumo Ayent limas en nordo al Lenk en Simme-Valo (BE), en oriento al Icogne, en sudoriento al Saint-Léonard, en sudo al la kantonĉefurbo Siono, en sudokcidento al Grimisuat, en okcidento al Arbaz, en nordokcidento al Savièse, kaj en nordnordokcidento al Lauenen (BE).

Trafiko[redakti | redakti fonton]

Ayent situas flanke de la gravaj trafikvojoj. Tra Ayent pasas konekta vojo de Icogne al Siono. La plej proksima alveturejo al la svisa aŭtovojo A9 situas rekte sude de la komunumo apud Siono. Pere de poŝtaŭtolinio de Icogne al Siono kaj de Siono al Anzère la komunumo estas konektita al la publika transportreto. De Anzère kondukas kabintelfero la Pas-de-Maimbré.

Historio[redakti | redakti fonton]

La unua dokumenta mencio de Ayent datiĝas el la jaro 1052 kiel Agent. Sur la komunuma teritorio estis trovitaj tomboj el la neolitiko, la frua bronzepoko, la La-Tène-epoko kaj la frua Mezepoko. Dum mezepoko en Ayent ekzistis burgo, kiu estis la centro de la Senjorujo de Ayent, al kiu ankaŭ apartenis Arbaz. En la jaro 1877 la komunumo Arbaz disiĝis de Ayent.[3]

Ĝemeleco[redakti | redakti fonton]

Ayent havas ĝemelurbon[4] :

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Notoj kaj referencoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]