Saint-Sulpice (pariza metrostacio)
Aspekto
| Por aliaj signifoj, bv. rigardi la apartigilan paĝon: Saint-Sulpice |
| Saint-Sulpice | |||
|---|---|---|---|
Kajoj de la stacioj, viditaj en direkto al Porte d'Orléans
| |||
| metrostacio • subtera stacio | |||
| Lokigo | |||
| Lando | Francio | ||
| Urbo | Parizo | ||
| Arondismento | 6-a | ||
| Geografia situo | 48° 51′ 3″ N, 2° 19′ 50″ O (mapo)48.8509094701092.3306518793106Koordinatoj: 48° 51′ 3″ N, 2° 19′ 50″ O (mapo) | ||
| |||
| Ecoj | |||
| Trakoj | 2 | ||
| Kajoj | 2 | ||
| Tarifa zono | 1 | ||
| Jara trafiko | 1 571 987 vojaĝantoj (2021) | ||
| Historio | |||
| Malfermo | 9-a de januaro 1910 | ||
| Administrado kaj utiligado | |||
| Proprietulo | RATP | ||
| Trafikanto | RATP | ||
| Kodo | 02-12 | ||
| Metro-linio | |||
Saint-Sulpice [sɛ̃ sylpis] (esperante Sankta Sulpicio) estas stacio de la Metroo de Parizo sur linio 4, en la 6-a arondismento de Parizo.
Stacio
[redakti | redakti fonton]La stacio estis malfermita la 9-an de januaro 1910.
Ĝia nomo devenas de Strato Saint-Sulpice. Tiu ĉi situas en la nuna kvartalo Saint-Germain-des-Prés. Ĝi trapasas norde de Preĝejo Saint-Sulpice, dediĉita al Sulpicio la Pia (576 - 647), episkopo de Bourges de 621 ĝis 624 kaj almozula pastro de Klotaro la 2-a; la nuna preĝejo anstataŭas unuan preĝejon de 1211 fariĝintan tro malgranda. Komencita de Gamard en 1646, ĝia konstruado estis longa kaj iom post ioma kaj daŭris ĝis 1788.
Alirejoj
[redakti | redakti fonton]La stacio disponas pri 3 alirejoj:
- Strato de Rennes, flanko Strato du Four antaŭ n-ro 65, Strato de Rennes
- Antaŭ n-ro 69, Strato de Rennes
- Strato de Rennes, flanko Strato de Mézières, rulŝtuparo
Interkonektoj
[redakti | redakti fonton]
RATP 39 63 70 84 87 95 96
N01 N02 N12 N13
Proksime
[redakti | redakti fonton]- Preĝejo Saint-Sulpice
- Urbodomo de la 6-a arondismento
- Palaco Luksemburgo
- Kvartalo Saint-Germain-des-Prés
- Institut de management et de communication interculturels (ISIT)
Bildgalerio
[redakti | redakti fonton]-
Strato de Rennes, kun Turo Montparnasse en la fono
-
Kajoj de la stacio, viditaj en direkto al Porte de Clignancourt.


