Preĝejo de Sainte-Mère-Église, kun manekeno de paraŝutisto el la sonorilturo, memoraĵo de la liberigo.
La komunumo estas fame konata ĉar estis unu el la unuaj komunumoj de Francio liberigitaj la 6an de junio 1944 dum la batalo de Normandio; tio okazis post la liberigo de Ajaccio kaj aliaj komunumoj de Korsiko en septembro 1943 fare de la franca armeo.