Sajid Kazim Raŝti

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Sajid Kazim Raŝti

Sajid Kazim Raŝti aŭ plennome arabe سيد كاظم بن قاسم الحسيني الرشتي, latinliterigo laŭ sistemo DMG Sayyid Kazim bin Qasim al-Husayni ar-Rashtī respektive perse سید کاظم رشتی, latinliterigo Sijid Kazim Raŝti respektive Siyyid Kazim Rashtí, naskiĝinta en 1793 kaj mortinta en 1843, estis la filo de Sajid Kazim el Raŝto, urbo en norda Irano. Li estis nomumita kiel la posteulo de Ŝejĥo Ahmad al-Ahsa'i, kaj gvidis la ŝejĥisman movadon ĝis sia morto.

Sajid Kazim Raŝti venis el familio de konataj komercistoj. Li estis mulao kiu, post studo de la islamaj skriboj sciigis siajn studentojn pri la alveno de la "Mahdio"[1] kaj la "Mesio"[2], kaj instruis ilin kiel rekoni la du mondsavantojn. Post lia morto en 1843, multaj el liaj lernantoj disiris tra Azio, Eŭropo kaj Afriko por la serĉo.

Post la morto li estis entombigita proksime de la tombo de imamo Ĥusejn ibn Ali en Karbalo.

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. laŭ la islama kredo estonta posteulo de Mohamedo, kiu la lastajn jarojn antaŭ la tempofiniĝo alvenos kaj forigos la malbonon el la mondo
  2. laŭ ĉiuj abrahamaj religioj estonta savanto el la familio de Davido, kiu je la tempofiniĝo unuigos la mondon kaj regos ĝin en paco kaj justeco, estonte universala reĝo por la tuta homaro (en la kazo de kristanismo identigita kun Jesuo)