Sakari Tuomioja
Sakari Tuomioja | |||||
---|---|---|---|---|---|
finnlanda politikisto | |||||
Persona informo | |||||
Sakari Severi Tuomioja | |||||
Naskonomo | Sakari Severi Tuomioja | ||||
Naskiĝo | 29-an de aŭgusto 1911 en Tampere | ||||
Morto | 9-an de septembro 1964 (53-jaraĝa) en Helsinko | ||||
Tombo | Tombejo Hietaniemi vd | ||||
Ŝtataneco | Finnlando vd | ||||
Partio | Nacia Progrespartio vd | ||||
Familio | |||||
Patro | Walto Tuomioja vd | ||||
Patrino | Laina Sofia Boman vd | ||||
Edz(in)o | Vappu Tuomioja vd | ||||
Infanoj | Erkki Tuomioja vd | ||||
Profesio | |||||
Okupo | politikisto • diplomato • bankisto • advokato vd | ||||
| |||||
finnlanda vicministro pri financoj ![]() | |||||
Dum | novembro 1944 ĝis aprilo 1945 | ||||
finnlanda ministro pri financoj ![]() | |||||
Dum | ĝis julio 1945 | ||||
finnlanda ministro pri komerco kaj industrio ![]() | |||||
Dum | marto ĝis septembro 1950 | ||||
finnlanda vicministro pri eksteraj rilatoj ![]() | |||||
Dum | ĝis januaro 1951 | ||||
finnlanda ministro pri eksteraj rilatoj ![]() | |||||
Dum | septembro 1951 ĝis novembro 1952 | ||||
(transira) ĉefministro de Finnlando ![]() | |||||
Dum | 17-a de novembro 1953 ĝis 5-a de majo 1954 | ||||
Antaŭulo | Urho Kekkonen | ||||
Sekvanto | Ralf Johan Gustaf Törngren | ||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
Sakari Severi TUOMIOJA (naskiĝis la 29-an de aŭgusto 1911, mortis la 9-an de septembro 1964) estis finna politikisto, bankisto kaj diplomato. Li estis ĉefministro de Finnlando de la 17-a de novembro 1953 ĝis la 5-a de majo 1954.
Li unue membris en la Nacia Progresema Partio kaj en 1951 transiris al la Finna Popola Partio. De novembro 1944 ĝis aprilo 1945 li estis vicministro pri financoj kaj sekve ĝis julio 1945 ministro pri financoj en la registaro de Juho Kusti Paasikivi.
Poste li estis de 1945 ĝis 1955 gvidanto de la Finnlanda Banko (Suomen Pankki), kaj en tiu funkcio de marto ĝis septembro 1950 ministro pri komerco kaj industrio, kaj ĝis januaro 1951 vicministro pri eksteraj rilatoj. Inter septembro 1951 kaj novembro 1952 li estis ministro pri eksteraj rilatoj. De la 17-a de novembro 1953 ĝis la 5-a de majo 1954 li estis ĉefministro de transira registaro inter la ministraroj de Urho Kekkonen kaj Ralf Johan Gustaf Törngren. De 1955 ĝis 1957 li oficis kiel finna ambasadoro en Londono, kaj de 1957 ĝis 1960 estis ĝenerala sekretario de la ekonomia komisiono por Eŭropo de la Unuiĝintaj Nacioj. Sekve de 1960 ĝis sia morto li estis finna ambasadoro en Stokholmo.
Sakari Tuomioja estis la unua finno, kiu partoprenis en la Bilderberg-konferencoj, neformalaj jaraj konferencoj kun patropreno de ĉ. 100 influhavaj eŭropaj kaj nord-amerikaj bankistoj, ekonomikistoj, politikistoj kaj registaraj oficistoj.
Lia filo Erkki Tuomioja de 2000 ĝis 2007 mem iĝis finna ministro pri eksteraj rilatoj.