Sakari Tuomioja

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Sakari Severi Tuomioja
Persona informo
Sakari Severi Tuomioja
Naskonomo Sakari Severi Tuomioja
Naskiĝo 29-a de aŭgusto 1911
en Tampere
Morto 9-a de septembro 1964
en Helsinko
Tombo Tombejo Hietaniemi vd
Ŝtataneco Finnlando vd
Partio Nacia Progrespartio • Liberal League vd
Familio
Patro Walto Tuomioja vd
Patrino Laina Sofia Boman vd
Edz(in)o Vappu Tuomioja vd
Infanoj Erkki Tuomioja vd
Profesio
Okupo politikistodiplomato • bankisto • advokato vd
ĉefministro de Finnlando
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Sakari Severi Tuomioja (naskiĝis la 29-an de aŭgusto 1911, mortis la 9-an de septembro 1964) estis finna politikisto, bankisto kaj diplomato. Li estis ĉefministro de Finnlando de la 17-a de novembro 1953 ĝis la 5-a de majo 1954.

Li unue membris en la Nacia Progresema Partio kaj en 1951 transiris al la Finna Popola Partio. De novembro 1944 ĝis aprilo 1945 li estis vicministro pri financoj kaj sekve ĝis julio 1945 ministro pri financoj en la registaro de Juho Kusti Paasikivi.

Poste li estis de 1945 ĝis 1955 gvidanto de la Finnlanda Banko (Suomen Pankki), kaj en tiu funkcio de marto ĝis septembro 1950 ministro pri komerco kaj industrio, kaj ĝis januaro 1951 vicministro pri eksteraj rilatoj. Inter septembro 1951 kaj novembro 1952 li estis ministro pri eksteraj rilatoj. De la 17-a de novembro 1953 ĝis la 5-a de majo 1954 li estis ĉefministro de transira registaro inter la ministraroj de Urho Kekkonen kaj Ralf Johan Gustaf Törngren. De 1955 ĝis 1957 li oficis kiel finna ambasadoro en Londono, kaj de 1957 ĝis 1960 estis ĝenerala sekretario de la ekonomia komisiono por Eŭropo de la Unuiĝintaj Nacioj. Sekve de 1960 ĝis sia morto li estis finna ambasadoro en Stokholmo.

Sakari Tuomioja estis la unua finno, kiu partoprenis en la Bilderberg-konferencoj, neformalaj jaraj konferencoj kun patropreno de ĉ. 100 influhavaj eŭropaj kaj nord-amerikaj bankistoj, ekonomikistoj, politikistoj kaj registaraj oficistoj.

Lia filo Erkki Tuomioja de 2000 ĝis 2007 mem iĝis finna ministro pri eksteraj rilatoj.

Vidu ankaŭ