Saltu al enhavo

Sakata

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Sakata
urbo de Japanio
urbego Redakti la valoron en Wikidata vd

Flago

Blazono

Flago Blazono
Administrado
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 99 235  (2021) [+]
Loĝdenso 165 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 38° 55′ N, 139° 50′ O (mapo)38.914861111111139.83672222222Koordinatoj: 38° 55′ N, 139° 50′ O (mapo) [+]
Areo 602,97 km² (60 297 ha) [+]
Horzono UTC+09:00 [+]
Sakata (Japanio)
Sakata (Japanio)
DEC
Situo de Sakata

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Sakata, Yamagata [+]
vdr

Sakata, (japane 酒田市) estas urbo kaj marhaveno en Japanio, en ĉefa insulo Honŝuo, en ties regiono Tohoku, en Gubernio Jamagata.

Haveno de Sakata

Demografio

[redakti | redakti fonton]

En 2023 Sakata havis populacion de 96 777. En la fruaj 190-aj jaroj la urbo atingis la internacian kvalifikon urbego (pli granda, ol cent mil), sed la loĝantaro malpliiĝis sub tiu sojlo en la fruaj 2020-aj jaroj.

Geografio

[redakti | redakti fonton]

Sakata situas sur la marborda ebenaĵo ĝuste ĉe rivera enfluo inter Japana Maro kaj montoj. Loĝata insulo ĉirkaŭ 38 kilometrojn de la marbordo estas ene de la administraj limoj de la urbo. Curuoka troviĝas 21, gubernia sidejo Jamagata 85, ĉefurbo Tokio 360 kilometrojn aere laŭ [1].

La areo de aktuala Sakata estis la loko de provinca ĉefurbo. Oni scias, ke haveno ĉe la rivera enfluejo ekzistis longe. La areo disvolvis kiel grava centro por la marborda komerco dum la Periodo Edo. Dum establado al moderna municipa sistemo en 1878 urbeto Sakata estis kreita. Ĉirkaŭ 80% de la urbo estis detruitaj fare de sismo kaj la posta incendio en 1894. La moderna urbo Sakata estis fondita la 1-an de aprilo 1933. La urbo plejparte evitis difekton dum la 2-a mondmilito, krom sola aviadila atako sur la havenon la 10-an de aŭgusto 1945, kiu lasis 30 homojn mortaj aŭ malaperintaj. Intertempe en 1945 oni establis militkaptitejon kun britoj, usonanoj, nederlandanoj kaj aŭstralianoj. La 29-an de oktobro 1976 denova incendio okazis detruante pli ol mil konstruaĵojn kaj vundante preskaŭ mil homojn, eĉ unu mortis. La 1-an de novembro 2005 3 proksimaj urboj aliĝis al Sakata.

En Sakata la ekonomio konsistas el fiŝkapta industrio, agrikulturo kaj malpeza, elektronika industrioj.

En Sakata universitato kaj 3 altlernejoj reprezentas la plej altan edukejon.

Stacidomo

Sakata havas bonajn kontaktojn fervoje kaj voje, krome ankaŭ flughaveno funkcias. La haveno havas fiŝkaptistan, varan kaj personan trafikojn.

Sakata situas en humida subtropika klimato (Cfa) laŭ la klimata klasifiko de Köppen kun grandaj laŭsezonaj temperaturdiferencoj. La someroj estas varmaj, la vintroj malvarmaj. La meza jara temperaturo estas 13 °C. La jarpluvo averaĝas 1987 milimetrojn, en ĉiuj monatoj pluvas, respektive vintre neĝas.

Bildoj pri Sakata
Urba panoramo
Urba panoramo
Festivalo
Gubernia vojo
Vojo
Muzeo
Kultura centro
Kampuso
Hotelo
Poŝto
Vendejego


Vidindaĵoj

[redakti | redakti fonton]

Ĝemelurboj

[redakti | redakti fonton]
  • WikiTrans