Sakramenta perko

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Archoplites interruptus.jpg
Archoplites interruptus

La Sakramenta perkoArkoplito (Archoplites interruptus) estas fiŝo de la familio de Centrarkedoj kaj ordo de Perkoformaj, indiĝena de la areoj de la riveroj Sakramento, San Joaquin, Pajaro, kaj Salinas en Kalifornio, Usono, sed ankaŭ amplekse enmetita tra okcidenta Usono.

La indiĝena habitato de la Sakramenta perko estas en malrapidaj, vegetaĵaraj akvoj de marĉoj kaj lagoj. Ili povas atingi maksimume ĝeneralan longon de 61 cm kaj maksimuman pezon de 3.6 kg, kaj oni registris vivodaŭron de ĝis sed jaroj.

A. interruptus estas nune la ununura specio de la genro Archoplites Gill, 1861, sed Girard origine atribuis ĝin al Centrarchus. La genra nomo, Archoplites, devenas el la grekaj vortoj άρχος (reganto) kaj οπλίτης (soldato kun ŝildo).

Kvankam nomata Sakramenta perko, A. interruptus, ne estas vere perko strikte; nome perkoj estas membroj de la genro Perca en la familio de Perkedoj.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  • FishBase_genus, Archoplites, 2006, Decembro
  • FishBase species, Archoplites interruptus, 2006, Decembro
  • ITIS: Archoplites[rompita ligilo]