Saksaulo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo

Saksaulo (Haloxylon ammodendron) estas plantospecio el familio de amarantacoj (Amaranthaceae). Saksaulo estas arbusto de la aridaj (sekaj) stepoj kaj salaj dezertoj de Centra Azio. Oni trovas ĝin de la Kaspia maro ĝis la Gobi-dezerto en Mongolio. Tie ĝi formas t.n. „saksaul-arbarojn“.

Sinonimo de la taksono estas Anabasis ammodendron C. A. Mey.

La nomo saksaulo estas uzata por Haloxylon persicum (axu blanka saksaulo) kaj Haloxylon aphyllum (aŭ nigra saksaulo).

Priskribo[redakti | redakti fonton]

Saksaulo estas 2-4 metrojn alta arbusto, malalta arbeto. La folioj estas tiel malgrandaj, ke la arbo ŝajnas esti senfolia. La ligno estas dura kaj peza; la arboŝelo estas spongeca kaj rezervas akvon. Ĝi havas etajn flavajn florojn.

Disvastiĝo kaj kreskejo[redakti | redakti fonton]

Saksaulo kreskas en larĝaj areoj de Azio, de la Uralo, Irano kaj Kazaĥstano oriente ĝis Mongolio, ĝis ĉinaj provincoj kiel okcidenta Gansu, Interna Mongolio, nordokcidenta Ninĝia, norda Qinghai kaj Xinjiang.

Saksaulaj arbetoj kreskas sur migraj dunoj, en rokaj valoj kaj montetaj deklivoj.

Ekologio[redakti | redakti fonton]

Saksaulo ofte aperas tiel amase, ke oni parolas pri „saksaul-arbaroj“. Ĝi kovras nur en suda Mongolio 45.000 kvadratajn kilometrojn. Tiu habitato ofertas hejmon por diversaj bestospecioj kiel ekz. por Saksaula paseroNigraverta pasero (Passer ammodendri).

Uzkonsumo[redakti | redakti fonton]

La akvorezerva arboŝelo ofertas por la nomadoj eblecon por akvoprizorgo kaj samtempe donas la lignon por hejtado, kuirado. La troa uzo por forbrulado danĝerigas la specion, tio fortiĝis en 2008 pro la aldona premo de la energia krizo en centra Azio.

Oni uzas la planton en la tuta centra Azio por grundoligo, por bari la daŭrantan dezertiĝon.

Sur la radikoj de la planto povas vivi parazita planto, nome Cistanche deserticola, kiu estas uzata en la ĉina medicino kiel 'ginsengo de la dezerto'.