Saksikoloj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Saksikoloj
Eŭropa saksikolo, Saxicola rubicola El antaŭe malantaŭen: Masklo, ino, junulo
Eŭropa saksikolo, Saxicola rubicola
El antaŭe malantaŭen: Masklo, ino, junulo
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Paseroformaj Passeriformes
Familio: Muŝkaptuledoj Muscicapidae
Genro: Saxicola
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

La saksikoloj estas la birdoj membroj de la genro Saxicola[1], genro de 14 specioj de malgrandaj paserinaj birdoj de la Malnova Mondo. Ili estas insektomanĝantaj de malfermaj arbustejoj kaj herbejoj kun disa malgranda arbustaro.

Saxicola torquatus estis iam uzata por la supozata taksono "Komuna saksikolo". Post studoj de DNA (Urquhart & Bowley 2002, Wink et al. 2002), oni konfirmis, ke ne nur la Fuerteventura kaj la Reunia saksikoloj estas distingaj specioj. Krome ankaŭ la Afrika, Eŭropa kaj Siberia saksikoloj necesis esti disigita. Pro konfuzo pri lokigo de subspecioj, la nomo S. torquatus estis mallonge uzata por la eŭropa specio, dum la Afrika saksikolo estis S. axillaris. Kelkaj studoj sugestis, ke la madagaskara subspecio Saxicola torquatus sibilla povus esti konsiderata distinga specio.[2]

Specilisto:

Foje oni nomas per tiu nomo de Saksikoloj al la membroj de la parenca, sed ne tre proksima genro de Enantoj.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  • Urquhart, Ewan & Bowley, Adam (2002): Stonechats. A Guide to the Genus Saxicola. Helm Identification Guides, Londono. ISBN 0-7136-6024-4
  • Wink, M.; Sauer-Gürth, H. & Gwinner, E. (2002): Evolutionary relationships of stonechats and related species inferred from mitochondrial-DNA sequences and genomic fingerprinting. British Birds 95: 349-355. PDF fulltext
  1. Etimologio: Saxicola, "rokoloĝanto", el la latina saxum, roko + incola, loĝanto.
  2. (2008) “Distinct taxonomic position of the Madagascar stonechat (Saxicola torquatus sibilla) revealed by nucleotide sequences of mitochondrial DNA”, J. Ornithol. 149, p. 423–430. doi:10.1007/s10336-008-0290-1. 

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]