Saksio-Zeitz

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Duklando Saksio-Zeitz
Plena origina nomo:
Herzogtum Sachsen-Zeitz
16561718

rajto de duenaskiteco • ŝtato de Sankta Romia Imperio
Geografio
la teritorio ĉirkaŭ la jaro 1680
la teritorio ĉirkaŭ la jaro 1680
Ĉefurbo:
Loĝantaro
Nacia konsisto:
germanoj
germana
Ŝtat-strukturo
Patrina lando:
Antaŭaj ŝtatoj:
Elekto-Saksio Elekto-Saksio
Postsekvaj ŝtatoj:
Elekto-Saksio Elekto-Saksio
Elstaraj historiaj eventoj
Diplomatiaj Rilatoj
vdr

La duklando Saksio-Zeitz, germane Sachsen-Zeitz [SAKsn-CAJC] estis teritorio de la Sankta Romia Imperio kaj ekzistis ekde 1656/57 ĝis 1718 kun la rezidejo Zeitz. Ĝi estis posedaĵo de flanklinio de la albertida branĉo de la dinastio Wettin.

La saksia elektoprinco Johano Georgo la 1-a en sia testamento en 1652 decidis, ke ĉiuj tri pli junaj filoj post lia morto ricevu novajn princlandojn kreendajn el la elektoprinclando Saksio. Post lia morto en 1656 en kunvenoj de aprilo 1657 kaj de 1663 ekestis la duklandoj Saksio-Weißenfels, Saksio-Merseburg kaj Saksio-Zeitz.

kastelo Zeitz

La laŭ aĝo tria filo princo Kristiano ricevis la kastelojn, urbojn, komunumojn kaj teritoriojn, kiuj antaŭ la reformacio ĝis la jaro 1562 apartenis al la katolika princepiskopujo Naumburg-Zeitz, kiu tiujare malfondiĝis, kaj laŭ dekreto ĉiuj loĝantoj kaj preĝejoj iĝis luteranaj. En 1680 aldoniĝis la urbo Schleusingen en Turingio.

Post la morto de la dua kaj lasta regnestro, la duklando re-unuiĝis kun la elektoprinclando Saksio, el kiu ĝi antaŭe estis kreita. Ĝia teritorio tamen hodiaŭ apartenas ne al la federacia lando Saksio, sed al la najbaraj Saksio-Anhalto kaj Turingio.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]