Hildburghausen

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Saksujo-Hildburghausen)
Hildburghausen
Blazono
Hildburghausen (Germanio)
Hildburghausen (Germanio)
DEC

Map

urbeto • urba komunumo de Germanio • ĉefurbo de distrikto en Germanio
Administrado
Federacia lando Turingio
Distrikto Distrikto Hildburghausen
Urborajtoj Urbo (Stadt)
Telefona antaŭkodo 03685
Poŝtkodo 98641–98646
Aŭtomobila kodo HBN
Oficiala Municipokodo 16069024
Subdivido 10 komunumopartoj (Ortsteile)
Politiko
Komunumestro Steffen Harzer
Partio de komunumestro Linkspartei
Adreso de la administrejo Clara-Zetkin-Straße 3
98646 Hildburghausen
Demografio
Loĝantaro 11689 (stato 2022-12-31) [fonto: landa statistika oficejo]
Geografio
Geografia situo 50° 26′ N, 10° 44′ O (mapo)50.42611111111110.728888888889Koordinatoj: 50° 26′ N, 10° 44′ O (mapo)
Alto super la marnivelo 380 m
Areo 72,94 km²
Oficiala retejo https://www.hildburghausen.de/
vdr
La historia urbodomo
La eksa salbazaro

Hildburghausen [hiltburkhaŭz.n] estas urbo en Germanio. Ĝi troviĝas en la distrikto Hildburghausen de la federacia lando Turingio kaj estas la administra centro de la distrikto. Fine de la jaro 2022 la komunumo havis 11 689 loĝantojn. Hildburghausen situas borde de la rivero Werra.

Historio[redakti | redakti fonton]

Blazono de la duklando Saksio-Hildburghausen

Hildburghausen estas frankonia setlejo el la tempo de antaŭ 900 havante la unuan mencion en 1234 kiel Hilteburgehusin respektive Villa Hilperti. Ĝis tiam ĝi estis en posedo de la grafoj de Henneberg-Botenlauben; la dokumentsimila vendokontrakto regulis la kondiĉojn pri urbotransprenado fare de la Princepiskopujo Würzburg. Centre ĉebazarplace estis la unua ŝtona konstruaĵo pri kiu oni havas scion, la kamerego de nobelo. Ĝi en la topografio urba nomiĝas Steinhaus. Alia frua ejo estas la ekde 1296 dokumente aperinta Kristo-preĝejo. Pri urbodomo aludatas en mencio de urbolibro kaj urbaj konsilantaro en 1314. Regis enurbe en la malfrua 13-a jarcento la senjoroj de Wildberg (el Bad Königshofen im Grabfeld) kiuj enfeŭdigitis fare de la episkopo de Würzburg. Sed ilia graveco rilate al Hildburghausen ĉesis jam en 1304.

En 1316 okazis nova urbovendo, al la grafoj de Hennebergio. Graf Berthold la 7-a subtenis la setlejon per cedo de proksima arbaro. La urbanoj fermu la malfiniĝintan urbomuroringeon kaj modernigu la remparjon. Jam en 1324 la komunumo ricevis privilegiojn urbajn. Tiam konstruitis ankaŭ ĉirkaŭfortikaĵo. En 1325 Steinhaus venis en la manojn de la urba konsilantaro servonte kiel administradejo. La en 1331 menciitaj judoj komerce gravis; la plejmulto de la urbanoj laboris agrikulture, metie, komerce. Speciala produkto Hildburghausen-a estis la belaj tukoj.

Per heredo venis Hildburghausen en 1353 al la Burggrafujo de Nurenbergo. Samtempe ricevis margrafo Frederiko la 3-a (Meißen) la flegadon pri Koburgo. Tiu ĉi entrudiĝo de la dinastio Wettin en regionon estantan sub kontrolo de würzburganoj tamen ne havis militajn konsekvencojn. Unua fajrego, dum kiu brulkonsumiĝis ankaŭ Steinhaus (kiu servis kiel urbodomo kaj urboarĥivejo) detruis la urbokernon. Nur en 1395 senteblis reekfloro. Ankaŭ la ruino de Steinhaus rekonstruitis kun permeso de la landgrafo - kaj iĝu urbodomo kaj aĉethalo. En tiu ĉi skriba peto menciitas ankaŭ la gildoj de la tukfaristoj, bekisotj kaj buĉistoj. Indikoj pri la ekonomia evoluo estis impostlistoj; la unua registro estiĝis en 1412 enhavante la nomojn de ĉiuj urbanoj submetitaj je impostopagodevo.

Ĉe la unua separiĝo de la wettin-a ŝtato en 1485 Hildburghausen venis sub kontrolon de la Ernestidoj. Jam en 1524 la katolika meso. Kaj ĝis 1528 la plejmulto de la urbanoj iĝis protestantaj kaj fariĝis ankaŭ la unua eklezivizitado. En 1541 venis en la urbon nova lernejo. Ankaŭ la tombejo translokigitis en 1535 disde la centro al antaŭ la pordegoj kaj nomiĝis nun Neuer Gottesacker.

Inter 1532 kaj 1693 okazis en Hildburghausen ĉasado de sorĉistinoj. Sume 29 geviroj suspektitis kaj 11 virinoj brulitis. Unu virino kaj unu viro mortis enkarcere kaj unu virino dum torturo.[1][2][3] En la kvartaloj Schleusegrund, Gerhardtsgereuth, Leimrieth, Pfersdorf kaj Wallrabs ok homoj konfrontiĝis al sorĉistaj procesoj.

En 1572 ekregis la ernestidaj dukoj de Saksio-Koburgo. La de militaj maltuŝita eturbo frapitis en 1572 de ciklono. Tiam la fundamento ekonomia de al urbanoj koncerne tekstilofarado kaj -plibonigo malaperis kaj stokoj lanaj ekmaluzeblis. Nur malmultaj domoj restis nedamaĝitaj. En 1575 mortis pro pesto 300 kaj en 1585 pli ol 160 uloj.

La hodiaŭa urbodomo starigitis inter 1594 kaj 1595 laŭ renesanca stilo ĉe la ĉefa bazarplaco. Sub la regado de la dukoj de Saksio-Koburgo la urbo denove ĝuis floradon.

Post pluraj posedulŝanĝoj ĝi estis inter 1648 kaj 1826 rezideja urbo de la Duklando Saksio-Hildburghausen. En 1826 ĝi estis dissolvita; la plej granda parto iris al Saksio-Meiningen, restaĵo al Saksio-Koburgo kaj Gotao (ĝis 1918).

Princino Therese von Sachsen-Hildburghausen iĝis bavara reĝino per sia edziniĝo al posta reĝo Ludoviko la 1-a, kaj nomdonanto por la kermesejo Theresienwiese en Munkeno.

Ekde la 19-a jarcento[redakti | redakti fonton]

Famekonata iĝis Hildburghausen danke al la surloke inter 1828 kaj 1874 troviĝinta eldonejo Bibliographisches Institut de Joseph Meyer.

La evoluo je lerneja urbo en la 19-a jarcento urboplane videblas per pluretaĝaj klinkrokonstruaĵoj kun grejsaj elementoj: Gymnasium Georgium domo I (1866/67), domo II (1896/97 kaj 1897/98), Technikum (1898). En 1849 estis fondinta komercan lernejon Eduard Gottlieb Amthor.

Urboetendiĝoj estis uesten kaj norduesten, speciale en kunteksto kun konstruo de la fervoja linio Werrabahn (1859) kaj orienten ekde la konstruo de la psikiatria kliniko kaj sudeosten sur la teritorio de la Malnova tombejo malsupre de Kristo-kirko (ekde 1891). Multas de tiam fortimpresaj burĝaj domoj kun eklektikismaj elementoj kaj pluraj etaĝoj. Ekde al 1950-aj jaroj faritis loĝdomblokoj en la oriento kaj la nordo: sed ankaŭ en la centro de la urbo intence neglektitaj ejoj malkonstruitis kaj anstataŭigitis per malbelaĵoj modernaj.

Pro la proksimeco de la landlimo inter GDR kaj la libera parto de Germanujo turismaj projektoj ne antaŭenpuŝitis. Ekde oktobro 1990 Hildburghausen estas parto de la renaskiĝinta (federacia) ŝtato Turingio.

Malmemstarigo kaj enkorpigo de komunumoj[redakti | redakti fonton]

Loĝantara evoluo inter 1833 kaj 2018
  • En la 1.1.1969: Häselrieth kaj Wallrabs iĝis hildburghausen-aj.
  • En 1974 Birkenfeld enkorpigitis.[4]
  • Ekde la 8.3.1994 ne plu memstaras Bürden, Ebenhards, Gerhardtsgereuth, Leimrieth, Pfersdorf kaj Weitersroda.

Demografio[redakti | redakti fonton]

Nombro de loĝantoj (ekde 1960 laŭ la 31.12.):

1833 ĝis 1992
  • 1833: 04.269
  • 1885: 05.476
  • 1925: 07.500
  • 1950: 07.568
  • 1960: 08.683
  • 1981: 12.045
  • 1992: 11.082
1993 ĝis 1999
  • 1993: 10.951
  • 1994: 12.650
  • 1995: 12.555
  • 1996: 12.528
  • 1997: 12.436
  • 1998: 12.336
  • 1999: 12.433
2000 ĝis 2006
  • 2000: 12.466
  • 2001: 12.457
  • 2002: 12.428
  • 2003: 12.301
  • 2004: 12.330
  • 2005: 12.296
  • 2006: 12.245
2007 ĝis 2013
  • 2007: 12.112
  • 2008: 12.016
  • 2009: 12.004
  • 2010: 11.901
  • 2011: 11.704
  • 2012: 11.695
  • 2013: 11.746
2014 ĝis 2020
  • 2014: 11.670
  • 2015: 11.792
  • 2016: 11.661
  • 2017: 11.761
  • 2018: 11.836
  • 2019: 11.831
  • 2020: 11.674

Fonto ekde 1992: Thüringer Landesamt für Statistik

Vidindaĵoj[redakti | redakti fonton]

Servoj[redakti | redakti fonton]

Homoj rilataj al Hildburghausen[redakti | redakti fonton]

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Kai Lehmann: Ausstellung - Luther und die Hexen. Hexenverfolgung im Gebiet südlich des Thüringer Waldes. Bereich Hildburghausen. Bibliothek Museum Schloss Wilhelmsburg Schmalkalden, 2012
  2. Ronald Füssel: Die Hexenverfolgungen im Thüringer Raum (=Veröffentlichungen des Arbeitskreises für historische Hexen- und Kriminalitätsforschung in Norddeutschland, 2). DOBU, Wiss. Verlag Dokumentation und Buch, Hamburg 2003, ISBN 3-934632-03-3, p. 237
  3. Egbert Friedrich: Hexenjagd im Raum Rodach und die Hexenprozessordnung von Herzog Johann Casimir. Spezieller Beitrag zur Geschichte des Coburger Landes (=Schriften des Rodacher Rückert-Kreises, 19). Rodacher Rückert-Kreis, Rodach 1995, p. 192–236.
  4. Pri la kvartaloj de Hildburghausen