Sakurajima
Salti al navigilo
Salti al serĉilo
Sakurajima | |
---|---|
![]() | |
Situo: | gubernio Kagoŝima en la regiono Kjuŝuo, ![]() |
Tipo: | stratovulkano |
桜島, en Hepburn-transliterigo Sakurajima, esperante Sakuraĝima, laŭvorte "ĉerizflora insulo", estas vulkano en Japanio. Temas pri stratovulkano kaj iama insulo en la gubernio Kagoŝima en la regiono Kjuŝuo de Japanio. La lasta granda erupcio okazis en 1914: la lafo fluinta en tiu erupcio kaŭzis ke la eksa insulo konektiĝis kun la duoninsulo Osumi. La vulkano daŭre aktivas, kaj en somero 2016 laŭ sciencistoj plifortiĝis la interna premo, kaj sekve la risko de nova erupcio.