Salajrosklaveco

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Salajrosklaveco temas pri situacio, kie la vivrimedoj de homo dependas de salajro, precipe kiam tiu dependeco estas tuta kaj tuja. Ĝi ĉiam estas uzata en negativa senco por fari analogion inter sklaveco kaj salajra laboro, koncentrante sin al similaĵoj inter posedo kaj luado de homo.

La terminon oni uzas por kritiki la ekspluatadon de laboro kaj socian tavoliĝon. La unua estas rigardata principe kiel neegala negocia potenco inter laboro kaj kapitalo,[1], dum la dua — kiel manko de laboristaj memregado, kontentigaj labor-elektebloj, kaj libertempo en ekonomio.[2][3][4] La kritiko de socia tavoliĝo kovras vastan amplekson da dungaj elektoj, limigitaj per la premoj de hierarkio kontraŭ laboristoj por la plenumo de alie nekontentiga laboro, kiu senhavigas la homojn de sia "specia karaktero"[5] ne nur per minaco de mortmalsatomalriĉeco, sed ankaŭ de sociaj stigmato kaj statuso.[6][7][8]

Similaĵoj inter salajra laboro kaj sklaveco estis rimarkitaj de homoj tiom fruaj kiom Cicerono en Antikva Romio.[9] Kun la alveno de la industria revolucio, pensantoj kiel Proudhon kaj Marx ellaboris la komparon inter salajra laboro kaj sklaveco,[10][11] dum la luddistoj emfazis la senhomecigon (aŭtomatigo) kaŭzita de maŝinoj. Antaŭ la usona enlanda milito, Sudaj defendantoj de afrik-usona sklaveco uzis la koncepton salajrosklavecon por favore kompari la kondiĉojn de siaj sklavoj al laboristoj en la Nordo.[12][13] Usono abolis sklavecon post la enlanda milito, sed laboruniaj aktivistoj trovis la metaforon utila. Laŭ Lawrence Glickman, en la Gilded Age (periodo de usona historio de ĉirkaŭ 1870 ĝis 1900), "referencoj abundis en la labora gazetaro, kaj malfacilas trovi parolon de laboruniestro sen la termino."[14]

La enkondukon de salajra laboro en Britio en la 18-a jarcento rezistis la laboristoj, kio kaŭzis la evoluigon de la principoj de sindikatismo.[15][16][17][18] Historie, iuj laboraj organizoj kaj individuaj sociaj aktivistoj advokis la laboristan memregon aŭ laboristajn kooperativojn kiel eblajn alternativojn al salajra laboro.[3][17] Revoluciaj sindikatoj kiel IWW celas la abolon de la salajra sistemo kaj laboristan ekregon de la industrioj.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]