Salato estas manĝaĵo ĝenerale surtabligata tuj antaŭ aŭ post la ĉefmanĝo. Ĝi povas esti la ĉefplado aŭ flankplado. La vorto salato devenas de la franca vorto salade de la sama signifo, kaj antaŭe de la latinasalata, kiu signifas "sala".
Oni ofte servas salaton kun salata saŭco. Simplaj saŭcoj por salato povas esti oleo kaj vinagro, majonezo, ofte akompanataj de dishakitaj aromaj herboj kiel ajlo, petroselo, ktp.
Miksa salato: Termino kun diversaj signifoj laŭ landoj. En Hispanujo kaj Argentino ĝi signifas salaton el laktuko, tomato, kaj cepo, en Hispanujo eble ankaŭ kun aliaj ingrediencoj. En la germana lingvo ĝi signifas ĉian salaton faritan el ingrediencoj kunmetitaj por la unua fojo sur la plado aŭ kies ingrediencoj estas tre malsimilaj.[1]
Ĉina salato: El laktuko kaj algoj, kun riza vinagro kiel saŭco.
Greka salato: El tomato, kukumo, cepo, kaj feta-fromaĝo kubforme tranĉitaj, kaj nigraj olivoj en konservaĵo, precipe olivoj de Kalamata, kaj oliva oleo kaj vinagro kiel saŭco.
Mimozo: Rusa festa salato kiu aspektas simile al mimoza floro.
Olivier: Derivita de rusa salato, sed kun signifa malpliigo de ingrediencoj. Konsistas esence el terpomoj kaj karotoj kuiritaj kaj kubforme trtranĉitaj, tinusaĵo en oleo, kaj majonezo. Poste, laŭ lokaj kutimoj, ĝi povas enhavi pizojn, olivojn (kutime verdajn), kaj eĉ diversajn peklaĵojn (kukumetojn en vinagro, cepetojn, karotojn en vinagre, ktp.).
Nudela salato: Origine de Italujo. Ĝi estas plado de nudeloj kun tomatoj, laktuko, ktp., kaj saŭco kia por salato.
Kikerkaĉo: Kikera kaĉo kun sesama oleo, tipa de araba kaj juda kuirartoj.
Tabuleo: Origine de Levantenio. Estas plado de malvarma kuirita semolo (kuskuso) kun tre fajne tranĉitaj tomato, kukumo kaj cepoj, kun saŭco el salo, spika mento, oleo, kaj citrono. Samtempe freŝgusta kaj satiga.