António de Oliveira Salazar
António de OLIVEIRA SALAZAR, naskita la 28-an de aprilo 1889 en Santa Comba Dão, mortis la 27-an de julio 1970 en Lisbono, estis portugala universitata profesoro, politikisto kaj diktatoro de Portugalio.
Inter 1928 kaj 1932 li estis ministro pri financoj. Poste ĝis 1968 li estris sian landon kun la titolo de konsilia prezidanto, sed fakte kun diktatoreca povo.
Li sukcesis pli-malpli konservi la neŭtralecon de Portugalio dum la Dua Mondmilito, kvankam li ne povis malhelpi, ke ek de 1943 la aliancanoj utiligu la Acorojn kiel militan bazon.
En 1968 li havis akcidenton, falante de seĝo, kaj iĝis nekapabla regi (verŝajne pro apopleksio). Lia posteulo estis Marcello Caetano. En 1974 la Revolucio de la Diantoj finis la diktatorecan reĝimon.
Malpermeso de Esperanto-asocioj kaj -aktivado
[redakti | redakti fonton]Sub la regado de Salazar Esperanto-aktivado estis almenaŭ dufoje malpermesita, en 1936 kaj 1948.[1] (Iuj fontoj ŝajne konfuzas la du persekutojn, ligante la unuan al ministra ordono de Augusto Cancela de Abreu,[2] kvankam nur la dua okazis dum lia ministreco.[3]) En aŭgusto de 1949 oni konfiskis la havaĵon de la Portugala Esperanto-Ligo kaj informis, ke same estos konfiskataj korespondaĵoj el eksterlando kun Esperanto-indikoj. Aliflanke estis en Portugalio ankaŭ periodoj de vigla Esperanto-aktivado dum la regado de Salazar.
Notoj kaj referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ Lins, Ulrich. 1988. La danĝera lingvo. Moskvo: Progreso. 135-136.
- ↑ Ekzemple: Sónia Piedade Apolinário Ribeiro Gomes. O Esperantismo em Portugal (1892 a 1972): origens, afirmação e repressão Arkivigite je 2017-08-08 per la retarkivo Wayback Machine. Lisboa, 2012, p. 120 kaj 122
- ↑ La ministro en 1936 estis Mário Pais de Sousa laŭ ekzemple Raimundo, Filipa, k. al. 2009. "Political decision-making in the Portuguese New State (1933–39): The dictator, the council of ministers and the inner-circle". Portuguese Journal of Social Science 8(1): 98.

