Salcburga universitato

El Vikipedio, la libera enciklopedio

La Salcburga universitato (germane: Universität Salzburg kaj oficiale Paris-Lodron-Universität Salzburg; mallongigo neoficiala PLUS; latine: Universitas Salisburgensis kaj Alma Mater Paridiana) estas aŭstria universitato.

Ĝi fondiĝis en 1622 fare de la benediktanoj[1] suferonte neniiĝon en 1810. Refunkciigo venis en la 1962-a jaro fare de la ŝtato sub la egido de ministroprezidanto Hans Lechner. Komence de la 20-a jarcento engaĝiĝis samcelen arkiepiskopo Johannes Baptist Katschthaler.

La unuaj ĉiujn fakojn ofertintaj altlernejoj de la habsburgoj estis la Universitato de Vieno kaj la Universitato Alberto Ludoviko de Frajburgo. La salcburganoj ne disponas la klasikajn fakultatojn pri medicino kaj filozofio sed ekde 2022 la jenajn: katolika teologio, sciencoj juraj kaj ekonomiaj, kultursciencoj, sociologio, biologio, analitikaj-ciferecaj sciencoj.[2]

La sume 25 instruejoj troviĝas dise en tuta Salcburgo: urbokerne estas ekz. la administrado (Kapitelgasse), la teologio-fakultato kaj la universitata biblioteko. La juristoj sidas en la Malnova rezidejo; en la urbokvartalo Nonnberg la sociologoj kaj la naturscienculoj (ĉe la botanika ĝardeno je Freisaal).

En 2020/21 studis Salcburge 17.961[3] gestudentoj kaj deĵoris 2.900 homoj. Ne tute triono de la studentaro estas fremdlanda pro la proksimeco de Salcburga ĉe la landlimo kun Germanujo.

Rektoroj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. "PLUS Report 2020"
  2. "Fakultäten an der PLUS"
  3. "Paris Lodron University of Salzburg"
  4. "Akademischer Senat der Paris-Lodron-Universität Salzburg". Arkivita el la originalo je 2016-03-04. Alirita 2023-03-26.
  5. "Hendrik Lehnert wird Rektor der Uni Salzburg"
47.79722222222213.048055555556