Saldón
Saldón | |||
---|---|---|---|
municipality of Aragon (en) vd | |||
Administrado | |||
Poŝtkodo | 44122 | ||
En TTT | Oficiala retejo [+] | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 21 (2023) [+] | ||
Loĝdenso | 1 loĝ./km² | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 40° 20′ N, 1° 26′ U (mapo)40.325-1.4283333333333Koordinatoj: 40° 20′ N, 1° 26′ U (mapo) [+] | ||
Alto | 1 395 m [+] | ||
Areo | 28,367111 km² ( 283 6.7 111 ha) [+] | ||
Horzono | UTC+01:00 [+] | ||
| |||
| |||
Alia projekto | |||
Vikimedia Komunejo Saldón [+] | |||
Saldón [salDON] estas vilaĝo kaj municipo de la provinco Teruelo (nordorienta Hispanio), nome en la sudokcidenta komarko Sierra de Albarracín.
Geografio
[redakti | redakti fonton]Ĝi estas ĉe la montaro Sierra de Albarracín, je 35 km de Teruelo, provinca ĉefurbo. La municipa teritorio estas montara, abundas pinaroj kaj transmigra brutobredado de ŝafoj. Saldón estas unu el la sudokcidentaj municipoj de la regiono.
Saldón estas sur tre montara areo je 1 395 msm, komunikebla laŭ la regiona ŝoseo A-1513 sude al Valdecuenca kaj tra Bezas oriente al Teruelo.
Historio
[redakti | redakti fonton]La originoj de la loĝloko estus de fino de la 12-a jarcento je la konkero fare de kristanoj kaj posta reloĝado de la montaro fare de navaranoj.
Ekde 21a de junio 1257, per decido de la reĝo Jakobo la 1-a en Teruelo, Saldón ekformis parton de la komunumo Sesma de Jabaloyas en la komunumaro Comunidad de Santa María de Albarracín, kiu dependis rekte de la reĝo, kaj tio restis ĝis 1837, kun aktuala sidejo en Tramacastilla.
Aktualo
[redakti | redakti fonton]Bazo de ekonomio estas agrikulturo (cerealoj) kaj brutobredado. Preskaŭ ĉiuj loĝlokoj de la areo perdis loĝantaron laŭlonge de la 20-a jarcento kaj tiukadre oni malaltiĝis el 500 loĝantoj en 1930-aj jaroj ĝis nunaj 25 loĝantoj.
Altiraĵoj estas la preĝejo, popola arkitekturo, naturaj lokoj, pinaroj.