Saleĥardo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Saleĥardo
Salaehardpetrpavel.jpg

Flago

Blazono

Flago Blazono
Administrado
Poŝtkodo 629000 [+]
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 48 507  (2017) [+]
Loĝdenso 2 553 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 66° 32′ N, 66° 38′ O (mapo)66.53333333333366.633333333333Koordinatoj: 66° 32′ N, 66° 38′ O (mapo) [+]
Alto 15 m [+]
Areo 19 km² (1 900 ha) [+]
Horzono UTC+05:00 [+]
Situo de Saleĥardo
Alia projekto
Commons-logo.svg Vikimedia Komunejo Salekhard [+]
Wikidata-logo.svg
Information icon.svg
vdr

Saleĥardo (ruse Салехард) estas urbo en Jamalo-Neneca aŭtonoma distrikto (Tjumena provinco, Rusio), kun ĉirkaŭ 40 300 loĝantoj (2007). Ĝi situas sur dekstra bordo de rivero Objo, kiu enfluas en Arktan Oceanon. Saleĥardo situas ĉe la Norda polusa cirklo.

Historio[redakti | redakti fonton]

La urbo estis fondita en 1595 kiel kozaka fortikaĵo kaj ĝis 1933 havis la nomon Obdorsko (ruse Обдорск), kio signifis en la komia lingvo "loko ĉe Objo". Ĝis fino de la 18-a jarcento la fortikaĵo perdis sian gravecon. En Obdorsko okazis ĉiujare vintraj foiroj. La setlejo servis ankaŭ kiel ekzilejo.

En 1933 la loko ricevis la nomon Saleĉhardo, kio signifas en la neneca lingvo "Setlejo ĉe kabo". Ĝi ricevis la urban statuson en 1938.

En la 1940-aj jaroj sola komunikilo liganta la urbon al la ekstera mondo estis rivero. Vaporŝipo navigaciis ĝis Tobolsko du semajnojn[1].

Nuntempe la urbo prosperas kaj en ĝi loĝas konstante pli ol 51 mil homoj (2021).

La urbo havas modernan flughavenon, ĝi havas paroman ligon kun urbo Labitnango, kien veturas trajnoj.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. (2000) Ю. И. Переплеткин: Сибирский самородок: Воспоминания о Василии Васильевиче Бахилове (ruse), p. 228. ISBN = 5-93020-058-0.