Salejo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salejoj de la Roza Lago (Senegalio).
Salo amasigita en bordoj en la Insulo de Ré (Francio).

Salejosalmarĉo[1] estas mino aŭ surfaco uzata por sekigo kaj elproduktado de salo. La salejoj estis lokoj kie oni sekigis salon el maro, aŭ salaj riveroj kaj lagoj, kaj tiele el la salejoj pasis ties nomoj al la toponimoj de multaj geografiaj lokoj kie oni faris tiun tipon de elproduktado.

Salmarĉo estas do loko, kie oni permesas elvaporigon de sala akvo, por lasi nur la salon, kaj povi sekigi kaj kolekti ĝin por ties vendo. Distingiĝas du tipoj de salejoj, tiuj marbordaj, situaj ĉe la marbordo por uzi nur la marakvon, kaj tiuj de interno, kie oni uzas fontojn de sala akvo ĉar tiu trapasas subterajn kuŝejojn de salo.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Salmarĉo en NPIV [1]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]