Salerno

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Salerno
Salerno
Ŝtato Flago-de-Italio.svg Italio
Regiono Flag of Campania.svg Kampanio (2005)
Provinco SA Salerno (2005)
Geografia situo 40° 41′ N, 14° 46′ O40.68333333333314.766666666667Koordinatoj: 40° 41′ N, 14° 46′ O
Alto super marnivelo 4 m
Areo 58,96 km²
Loĝantaro 134944 (2016)Istat - 2016.08.31
Loĝdenso 2289 loĝantoj/km²
Subdividaĵoj Fuorni, Matierno, Pastorano, Ogliara, Sant'Angelo, Rufoli, Sordina, Giovi (2005)
Najbaraj komunumoj Baronissi, Castiglione del Genovesi, Cava de' Tirreni, Giffoni Valle Piana, Pellezzano, Pontecagnano Faiano, San Cipriano Picentino, San Mango Piemonte, Vietri sul Mare
Patrono Sankta Mateo
Festa tago 21-a de septembro
Nomo de loĝantoj (itale) salernitani
Poŝtkodo 84121-84135
Imposta kodo H703
Kodo laŭ ISTAT 065116
Telefona prefikso 089
Retpaĝo http://www.comune.salerno.it/
RedDot.png
Loko en mapo
v  d  r
Information icon.svg

Salerno (saˈlɛrno) estas komunumo de Italio, en Kampanio, sude de Napolo.

Geografio[redakti | redakti fonton]

Salerno situas sur la bordo de la Tirena Maro, en granda golfo kiu prenis nomon de ĝi.

Norde estas montoj, sude la maro, kaj sudoriente ebenaĵo kreita de la rivero Sele, kiu fluas en la maron ĉirkaŭ 40 km sude de Salerno.

Salerno estas tre proksima al Napolo (ĉ. 60 km).

Historio[redakti | redakti fonton]

En la 6-a jarcento a.K. jam ekzistis sur apuda monteto etruska vilaĝo aŭ urbeto, Irna, kiu dum la 5-a jarcento a.K. falis sub la samnitoj. Je la piedo de tiu monteto naskiĝis poste nova urbeto, Salernum, kiu baldaŭ iĝis pli grava ol Irna mem.

Post la falo de la Okcidenta Romia Imperio, Salerno restis sub la Bizanca Imperio ĝis 646, kiam ĝi estis konkerita de la Lombardoj venantoj de Benevento. Ekde 774 la princoj de Benevento loĝis pli en Salerno ol en Benevento mem; en 851 ekestis du princlandoj, de Salerno kaj de Benevento, kiuj tamen havis kutime la saman reganton.

Salerno estis tre prospera en la 10-a kaj 11-a jarcento. Tre fama estis en tiu tempo la Kuracarta Lernejo de Salerno, simila al antikva universitato.

En 1076 Salerno estis konkerita de Robert de Hauteville, normanda militestro kiu jam estis konkerinta grandan parton de la Suda Italio. Ne tro doloriga estis tamen la konkero por la urbo: la normanda militestro antaŭ 17 jaroj jam edziniĝis la fratinon de la lasta lombarda princo de Salerno kaj permesis ke la venkita princo foriru kun sia kortego senĝene kaj senhaste (post pluraj monatoj).

Sub la normandoj Salerno plu prosperis kaj estis unu el la ĉefaj urboj de la normanda Reĝlando de Sicilio. En la postaj jarcentoj ĝi ĉiam restis parto de tiu reĝlando kaj de la reĝlandoj postvenantaj (Reĝlando de Napolo, Reĝlando de la du Sicilioj), sed iom post iom ĝi iĝis pli malgrava ĉar la proksima Napolo iĝis la ĉefurbo de la reĝlando.

En 1861 Salerno, kiel la tuta Suditalio, iĝis parto de la ĵus kreita Reĝlando de Italio.

Vidindaĵoj[redakti | redakti fonton]

Renomaj personoj[redakti | redakti fonton]



Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]