Salillas de Jalón

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salillas de Jalón
municipality of Aragon

Flago

Blazono

Flago Blazono
Administrado
Poŝtkodo 50294
Demografio
Loĝantaro 351  (2023) [+]
Loĝdenso 140 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 41° 34′ N, 1° 19′ U (mapo)41.5669874-1.3242889Koordinatoj: 41° 34′ N, 1° 19′ U (mapo) [+]
Alto 330 m [+]
Areo 2,512463 km² (25 1.2 463 ha) [+]
Horzono UTC+01:00 [+]
Salillas de Jalón (Provinco Zaragozo)
Salillas de Jalón (Provinco Zaragozo)
DEC
Salillas de Jalón
Salillas de Jalón
Situo de Salillas de Jalón
Salillas de Jalón (Hispanio)
Salillas de Jalón (Hispanio)
DEC
Salillas de Jalón
Salillas de Jalón
Situo de Salillas de Jalón

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Salillas de Jalón [+]
vdr

Salillas de Jalón [saLIljas deĥaLON] estas municipo de Hispanio, en la centro de la komarko Valdejalón kies ĉefurbo estas La Almunia de Doña Godina, en la centro de la Provinco Zaragozo (regiono Aragono).

Geografio[redakti | redakti fonton]

Salillas de Jalón estas municipa teritorio en la centro de la komarko Valdejalón, kie ĝi estas norde de Calatorao kaj sude de Épila. Ĝi estas sur la valo de la rivero Jalón kaj estas la plej malgranda municipa teritorio en la komarko.

La loĝloko Salillas de Jalón mem estas je 49 km sudokcidente de Zaragozo, provinca kaj regiona ĉefurbo, sur 338 msm en la Iberia Sistemo. Ĝi estas alirebla ĉefe el apuda La Almunia de Doña Godina kaj Calatorao sude trans la tute apuda Lucena de Jalón kaj la rivero mem.

Historio[redakti | redakti fonton]

Turo.

Araboj kreis reton por irigacio, kaj la urban planadon. Alfonso la 1-a definitive konkeris la areon en 1122 post la konkero de Tarazona kaj Calatayud. La loĝantaro estis grandparte de mudeĥaroj kaj poste de moriskoj, kies forpelo rezultos en enorma demografia kaj ekonomia krizo.

Preskaŭ ĉiuj loĝlokoj de la areo perdis loĝantaron laŭlonge de la 20-a jarcento, kaj same en Salillas de Jalón oni malaltiĝis ĝis 338 loĝantoj.

Ekonomio[redakti | redakti fonton]

La ekonomio estas bazata sur agrikulturo de irigacio, nome de fruktarboj —pomarboj, pirarboj, persikarboj, prunarboj, ĉerizarboj kaj abrikotarboj—, maizo kaj legomoj. Inter pluvkultivoj hegemonias cerealoj kaj vitejoj por vinproduktado.

Tradicia bazo de ekonomio estis agrikulturo (ĉefe ĉerizoj), kaj brutobredado (ŝafoj), kaj sekva nutrindustrio (ĉefe vinproduktado). Nune gravas ankaŭ malgranda industrio, natura, kultura kaj rura turismo. Inter altiraĵoj menciindas la preĝejo de Sankta Marteno, mudeĥara turo La Torraza, naturaj lokoj borde de la rivero Jalón, Turo de la Senjorlando aŭ "Casa de los Moros", kavdomoj kaj vinkeloj, grenmuelejo per riverenergio ktp.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]