Salinas (Kalifornio)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Por samtitola artikolo vidu la paĝon Salinas.
Salinas

emblemo

urbo de Usono • urbego • ĉarta urbo en Kalifornio • kantona sidejo

Blazono

Blazono
Administrado
Ŝtato  Usono
Subŝtato  Kalifornio
Kantono kantono Monterey
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 163 542  (2020) [+]
Loĝdenso 2 670 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 36° 41′ N, 121° 39′ U (mapo)36.677777777778-121.65555555556Koordinatoj: 36° 41′ N, 121° 39′ U (mapo) [+]
Alto 52 m [+]
Areo 61,25 km²Ŝablono:Informkesto urbo/zorgado/numero
Horzono UTC-08:00 [+]
Salinas (Kalifornio)
Salinas (Kalifornio)
DEC
Salinas
Salinas
Lokigo de Kalifornio en Usono
Situo de Salinas (Kalifornio) en Kalifornio
Salinas (Usono)
Salinas (Usono)
DEC
Salinas
Salinas
Situo de Salinas (Kalifornio) en Usono

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Salinas, California [+]
vdr

Salinas estas grandurbo en Usono, en subŝtato Kalifornio, en la kantono Monterey ("Montoreĝo"). Ĝi estas administra kaj agrikultura centroj de la kantono kaj la plej granda municipo de la kantono. Salinas signifas en la hispana origine Salejoj aŭ pli precize Salproduktejoj. Laŭ la stato de 2020 en la komunumo vivis 163 542 loĝantoj sur areo de 61,25 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 2 670 loĝantoj/km².

Bazaj informoj[redakti | redakti fonton]

Geografio[redakti | redakti fonton]

Salinas situas sur ebenaĵo ĉe la buŝo de Valo Salinas en la sudokcidenta landparto de Usono, en la okcidenta parto de la subŝtato (preskaŭ ĉe la marbordo). Pacifiko troviĝas 8 mejlojn, rivero same nomata Salinas troviĝas 16 km.

Ĉefstrato de Salinas
Luksa domo en Salinas
Naskiĝdomo de Steinbeck
Steinbeck-centro en Salinas

Historio[redakti | redakti fonton]

Plej frue indiĝenaj indianoj vivis en tiu areo. En la 18-a jarcento hispanoj akiris la kampojn por paŝtadi brutojn. Usono okupis la tutan regionon en 1850. En 1854 ekfunkciis poŝto, kiu iĝis ĝermo de la urbo. Stratoj estis videblaj en 1867, en la sekva jaro jam la fervojo alvenis. Alvenis multe da ĉinoj, kiuj faris el la marĉaj kampoj produktivan kamparon; oni komencis kulturi eĉ vinberojn. La apudaĵo famas pri kultivado de artiŝokoj, sed oni kultivadas ankaŭ aliajn legomojn.

Klimato[redakti | redakti fonton]

Salinas situas en mediteranea klimatozono. La averaĝa temperaturo varias inter 9-20 °C, en septembro averaĝe estas 24 °C, en decembro kaj januaro averaĝe estas 5 °C. Ĉiujare falas pluvo po 386 mm. Neĝo estas ekstreme malofta en la urbego. La aerkvalito estas tre pura.

Trafiko[redakti | redakti fonton]

Salinas havas municipan flughavenon kaj havas ĉefvojajn kaj relajn kontaktojn al San Francisko kaj Los Anĝeleso.

Famuloj[redakti | redakti fonton]

Vidindaĵoj[redakti | redakti fonton]

  • domo de John Steinbeck
  • Nacia Steinbeck Centro
  • biblioteko Steinbeck

Ĝemelurboj[redakti | redakti fonton]

Fontoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]