Salinas (Kalifornio)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Jump to navigation Jump to search
Disambig.svg Por samtitola artikolo vidu la paĝon Salinas.

Salinas estas grandurbo en Usono, en subŝtato Kalifornio, en Kantono Monterey. Ĝi estas administra kaj agrikultura centroj de la kantono kaj la plej granda municipo de la kantono. Salinas signifas en la hispana origine Salejoj aŭ pli precize Salproduktejoj.

Ruĝa punkto prezentas lokon de Salinas en Kalifornio kaj en la kantono
Sigelo de Salinas

Bazaj informoj[redakti | redakti fonton]

Geografio[redakti | redakti fonton]

Salinas situas sur ebenaĵo ĉe la buŝo de Valo Salinas en la sudokcidenta landparto de Usono, en la okcidenta parto de la subŝtato (preskaŭ ĉe la marbordo). Pacifiko troviĝas 8 mejlojn, rivero same nomata Salinas troviĝas 16 km.

Ĉefstrato de Salinas
Luksa domo en Salinas

Historio[redakti | redakti fonton]

La plej frue indiĝenaj indianoj vivis en tiu areo. En la 18-a jarcento hispanoj akiris la kampojn por paŝtadi brutojn. Usono okupis la tutan regionon en 1850. En 1854 ekfunkciis poŝto, kiu iĝis ĝermo de la urbo. Stratoj estis videblaj en 1867, en la sekva jaro jam la fervojo alvenis. Alvenis multe da ĉinoj, kiuj faris el la marĉaj kampoj produktivan kamparon; oni komencis kulturi eĉ vinberojn. La apudaĵo famas pri kultivado de artiŝokoj, sed oni kultivadas ankaŭ aliajn legomojn.

Klimato[redakti | redakti fonton]

Salinas situas en mediteranea klimatozono. La averaĝa temperaturo varias inter 9-20 °C, en septembro averaĝe estas 24 °C, en decembro kaj januaro averaĝe estas 5 °C. Ĉiujare falas pluvo po 386 mm. Neĝo estas ekstreme malofta en la urbego. La aerkvalito estas tre pura.

Trafiko[redakti | redakti fonton]

Salinas havas municipan flughavenon kaj havas ĉefvojajn kaj relajn kontaktojn al San Francisko kaj Los Anĝeleso.

Famuloj[redakti | redakti fonton]

Naskiĝdomo de Steinbeck
Steinbeck-centro en Salinas

Vidindaĵoj[redakti | redakti fonton]

  • domo de John Steinbeck
  • Nacia Steinbeck Centro
  • biblioteko Steinbeck

Ĝemelurboj[redakti | redakti fonton]

Fontoj[redakti | redakti fonton]

  • Képes Világatlasz ISBN 963 8475 38 2
  • Tiu ĉi artikolo tradukiĝis helpe de WikiTrans, estis prenitaj nur tiuj frazpartoj, kiuj estis sencohavaj el anglalingva Vikipedio
Mapo pri Kalifornio, kie estas trovebla Salinas en la okcidenta parto preskaŭ ĉe la maro