Salinas de Pisuerga

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salinas de Pisuerga
municipo en Hispanio

Flago

Blazono

Flago Blazono
Administrado
Poŝtkodo 34830
Demografio
Loĝantaro 312  (2023) [+]
Loĝdenso 15 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 42° 51′ N, 4° 23′ U (mapo)42.848611111111-4.3780555555556Koordinatoj: 42° 51′ N, 4° 23′ U (mapo) [+]
Alto 947 m [+]
Areo 21,2 km² (2 120 ha) [+]
Salinas de Pisuerga (Provinco Palencio)
Salinas de Pisuerga (Provinco Palencio)
DEC
Salinas de Pisuerga
Salinas de Pisuerga
Situo de Salinas de Pisuerga
Salinas de Pisuerga (Hispanio)
Salinas de Pisuerga (Hispanio)
DEC
Salinas de Pisuerga
Salinas de Pisuerga
Situo de Salinas de Pisuerga

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Salinas de Pisuerga [+]
vdr

Salinas de Pisuerga [saLInas depiSŬERga] estas municipo en la nordoriento de la provinco Palencio, en la regiono Kastilio-Leono, Hispanio. Ĝi apartenas al la komarko Montaña Palentina. La loknomo Salinas de Pisuerga estas komprenebla etimologie kiel Salejoj de Pisuerga, alude al la trafluanta rivero Pisuerga.

Geografio[redakti | redakti fonton]

Preĝejo de Monasterio.
Domego de Renedo de Zalima.
Preĝejo de Renedo de Zalima.
Domego de San Mamés de Zalima.

Ĝia municipa teritorio okupas totalan areon de 21,20 km² kaj laŭ la demografia informo de la municipa censo fare de la INE en 2021, ĝi havis 311 loĝantojn. Ĝi perdis loĝantojn dum la 20-a jarcento pro migrado al urbaj areoj, kiel ja okazis en multaj loĝlokoj de la regiono, fakte 300 (la duonon) el la 1990-aj jaroj. Ĝi distas 110 km de Palencio, provinca ĉefurbo.

La municipo havas tri kvartalojn: nome Barrio de Abajo (Malsupra), Barrio de Enmedio (Meza) kaj Barrio de la Calleja (de la Strateto). La municipa teritorio enhavas ankaŭ la submunicipojn Monasterio, Renedo de Zalima kaj San Mamés de Zalima.

Historio[redakti | redakti fonton]

Estas restaĵoj de antaŭromia setlejo de kantabroj. La areo apartenis unue al la Regno Kastilio. En Mezepoko okazis reloĝado.

Aktualo[redakti | redakti fonton]

Tradiciaj enspezofontoj estis agrikulturo (cerealoj kaj vitejoj) kaj ĉefe brutobredado (ŝafoj). Lastatempe funkciado de servoj plej ekgravis, kune kun piedirado tra naturaj lokoj. De la historia pasinteco restis diversaj vizitindaj vidindaĵoj kiel la preĝejoj kaj la ermitejoj.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Notoj[redakti | redakti fonton]