Salinillas de Bureba

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salinillas de Bureba
municipo en Hispanio

Flago

Blazono

Flago Blazono
Administrado
Poŝtkodo 09247
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 48  (2023) [+]
Loĝdenso 2 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 42° 33′ N, 3° 23′ U (mapo)42.553055555556-3.3866666666667Koordinatoj: 42° 33′ N, 3° 23′ U (mapo) [+]
Alto 887 m [+]
Areo 23 km² (2 300 ha) [+]
Horzono UTC+01:00 [+]
Salinillas de Bureba (Provinco Burgoso)
Salinillas de Bureba (Provinco Burgoso)
DEC
Salinillas de Bureba
Salinillas de Bureba
Situo de Salinillas de Bureba
Salinillas de Bureba (Hispanio)
Salinillas de Bureba (Hispanio)
DEC
Salinillas de Bureba
Salinillas de Bureba
Situo de Salinillas de Bureba

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Salinillas de Bureba [+]
vdr

Salinillas de Bureba [saliNIljas debuREba] estas loĝloko kaj municipo en la nordoriento de la provinco Burgoso, en la regiono Kastilio-Leono, Hispanio. Ĝi apartenas al la komarko La Bureba. La loknomo Salinillas de Bureba povas esti komprenebla etimologie kiel Salejetoj de Bureba, alude al la komarkonomo.

Geografio[redakti | redakti fonton]

Sanktejo de Sankta Kasilda.
Romanika preĝejo de Revillalcón (Salinillas de Bureba).

Ĝia municipa teritorio, kiu enhavas tri loĝlokojn nome Salinillas (kiel municipa ĉefurbo), Buezo kaj Revillalcón, okupas totalan areon de 22,83 km² kaj laŭ la demografia informo de la municipa censo fare de la INE en 2021, ĝi havis 51 loĝantojn. Ĝi perdis multajn loĝantojn dum la 20-a jarcento pro migrado al urbaj areoj, kiel ja okazis en multaj loĝlokoj de la regiono, fakte perdis 18 loĝantojn el 1991.

Ĝi distas 42 km de Burgoso, provinca ĉefurbo, kaj en ĝia municipa teritorio estas la Sanktejo de Sankta Kasilda.

Historio[redakti | redakti fonton]

La areo apartenis unue al la Regno Kastilio. En Mezepoko okazis reloĝado fine de la 9-a jarcento. Ĝi apartenis al la loka kvaropo Cuadrilla de Cameno, unu el sep dividaĵoj de la Merindad de Bureba apartenanta al la partido de Bureba, nome reĝa jurisdikcio kun propra vicurbestro.

Aktualo[redakti | redakti fonton]

Tradiciaj enspezofontoj estis agrikulturo (cerealoj) kaj brutobredado (ŝafoj). Lastatempe plej ekgravis kultura kaj rura turismo, ekzemple piedirado tra naturaj lokoj.

Inter vidindaĵoj menciindas la preĝejo de Sankta Eŭgenia.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Notoj[redakti | redakti fonton]