Salix rosmarinifolia

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Salix rosmarinifolia (komuna nomo: rosmarena saliko aŭ rosmaren-folia saliko) estas specio de planto, apartenanta al familio salikacoj, genro saliko. Ĝi estas indiĝena en Eŭropo.

Ĝia formo estas 1-1,5 metrojn alta ornama arbedo aŭ tre malalta arbo. Ĝiaj branĉoj estas supren-starantaj, vergo-similaj. Ĝi havas videblajn maldikajn, ruĝbrunajn kaj silkecajn harojn. Ĝiaj amentaj floroj malfermiĝas en marto kaj aprilo en Mez-Eŭropo. Ĝia foliaro konsistas el mallarĝaj, longformaj, helverdaj folioj, kiuj flaviĝas aŭtune.

Ĝi estas plantita ankaŭ kiel ornamplanto, kultivata lignoplanto en sunan, helan kaj duonombran lokon, sed ĝi preferas sunan lokon. El inter la grundoj ĝi preferas grundojn kun bona akvo-permeablo, averaĝa humideco, aŭ precipe humidajn, neŭtralajn aŭ iom alkalajn grundojn. Ĝi toleras iomete pli sekajn grundojn pli bone ol aliaj salikoj.

Prizorgo: Ĝi estas ne tre sentema al damaĝbestoj kaj patogenoj kaj ne bezonas multan zorgon.