Sallent de Gállego

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Sallent de Gállego
municipo en Hispanio

Blazono

Blazono
Administrado
Poŝtkodo 22640
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 1 554  (2023) [+]
Loĝdenso 10 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 42° 46′ N, 0° 20′ U (mapo)42.771944444444-0.33277777777778Koordinatoj: 42° 46′ N, 0° 20′ U (mapo) [+]
Alto 1 305 m [+]
Areo 162,138163 km² (1 621 3.8 163 ha) [+]
Horzono UTC+01:00 [+]
Sallent de Gállego (Provinco Ŭesko)
Sallent de Gállego (Provinco Ŭesko)
DEC
Sallent de Gállego
Sallent de Gállego
Situo de Sallent de Gállego
Sallent de Gállego (Hispanio)
Sallent de Gállego (Hispanio)
DEC
Sallent de Gállego
Sallent de Gállego
Situo de Sallent de Gállego

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Sallent de Gállego [+]
vdr

Sallent de Gállego [saLJENT deGAljego] (en aragona Sallén de GalligoSallent de Galligo​) estas loĝloko kaj municipo de Hispanio​, en la nordokcidento de la komarko Alto Gállego (kies ĉefurbo estas Sabiñánigo) apartenanta al la nordo de la Provinco Huesko (regiono Aragono). En la loĝloko, krom la hispanan, oni parolas variaĵon de la aragona lingvo uzitan en la okcidentaj Pireneoj.

Sallent de Gállego estas urbeto grava en la historia pasinteco kiel komerca kerno de la zono. Rimarkindas belaj stratetoj kaj tipaj ŝtonaj domoj. Ĝi estas borde de la Akvorezervejo de Lanuza ĉe la plej altaj montopintoj de Pireneoj, proksime al la landlimo kun Francio. Ĝia teritorio konstituas la ĉefurbon de la Valo de Tena.

Aktuale la municipo Sallent de Gállego enhavas la jenajn loĝlokojn: Sallent mem, Formigal, Portalet, Lanuza, Escarrilla, Tramacastilla de Tena kaj Sandiniés.

Geografio[redakti | redakti fonton]

Sallent ĉe Peña Foratata.

Ĝia municipa teritorio estas en la nordokcidento de la komarko Alto Gállego. Ĝi limas norde kun Francio, oriente kun Panticosa, okcidente kun Canfranc; kaj sude kun Biescas. Parto de la municipa teritorio estas okupata de la Natura Monumento de la Pireneaj Glaĉeroj. Sallent de Gállego estas trapasata per la rivero Gállego kaj ĝia alfluanto, la rivero Aguas Limpias, ambaŭ ekfluantaj ene de la propra teritorio kaj kiuj kunfluas proksime de la urba kerno. La Peña Foratata estas granda rokeca monto kaj la plej simbola montopinto de la loko. Aliaj gravaj montopinto ene de la teritorio estas Anayet, Tres Hombres, Arriel kaj Balaitous, el kiuj multaj atingas 3 000 m de alteco. Tio taŭgas por piedirado kaj montogrimpado. Menciendas El Portalet, montopasejo landlima inter Hispanio kaj Francio, kiu komunikas la valojn Tena kaj Ossau.

La loĝloko Sallent de Gállego mem (1305 msm) estas je 87 km norde de Huesca laŭ la ŝoseo A-136 suden al Sabiñánigo kaj Ŭesko, kaj laŭ la sama ŝoseo nordokcidente al Francio. La loĝloko estas tipa domaro karaktera de montaro ĉe Pireneoj, kun tre deklivaj ardezaj tegmentoj, trunkokonusaj kamenoj kaj balkonoj kun lignaj prilaboritaj apogreloj.

Historio[redakti | redakti fonton]

La preĝejo.

Sallent de Gállego estis grava en la historia pasinteco. Iam kun Lanuza kunformis la teritorion nomitan Quiñón de Sallent, unu de la tri historiaj zonoj en kiuj dividiĝis administracie la valo de Tena. En la komenco de la 16-a jarcento oni konstruis gotikan preĝejon, kiu nun enhavas valoran platereskan retablon. Dekomence ĝi estis loko de reĝlando, kaj poste de civila senjorlando de la nobela familio Lanuza.

Plej frua mencio de Escarrilla estas de 1235. Tramacstilla de Tena havas romanikan preĝejon de la 12-a jarcento kun renesanca retablo pri Sankta Mikaelo kaj ampleksigo de fino de la 16-a jarcento.

La disvastigo de skiado en Formigal ekis en 1914 kaj en 1964 oni fondis la modernan kvartalon. La konstruado de la Akvobaraĵo de Lanuza en 1976 okazigis la devigan senloĝigadon de la loko ĝis kompleta abandono en 1978. Lanuza ruiniĝis, sed en la 1990-aj jaroj la iamaj lokanoj sukcesis rekuperi la posedaĵojn neinunditajn kaj ekrevivigis la lokon.

Multaj loĝlokoj de la areo perdis loĝantaron laŭlonge de la 20-a jarcento pro rura elmigrado, kaj same ĉe la lokoj de la areo, sed ĉe Sallent de Gállego mem kiel municipo oni plialtiĝis pro la aligo de apudaj loĝlokoj, nome oni supreniris el malpli ol 700 loĝantoj en 1900 ĝis nunaj 1 557 loĝantoj (2022).

Aktualo[redakti | redakti fonton]

La loka ekonomio evoluis el la tradiciaj montaraj agrikulturo kaj brutobredado (ŝafoj, kaj ĉefe bovoj) al irigaciaj kultivoj, plus forstado, natura, sporta, kultura kaj rura turismo.

Ĉefaj vidindaĵoj estas la preĝejoj, montara arkitekturo, urbaj kernoj de ardezaj tegmentoj kun belaj kamenoj, la rivero Gállego kaj la du akvorezervejoj (Lanuza kaj Búbal) ktp.

Bildaro[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • Aragón constante histórica. Publicaciones de la Caja de Ahorros de Zaragoza, Aragón y Rioja. 1979.
  • Ubieto Arteta, Antonio (1981-1989). Historia de Aragón. 6 vol. Zaragoza: Anubar.
  • Ubieto Arteta, Antonio, "Historia de Aragón". Los pueblos y los despoblados 1 (Eld. Anubar. Zaragoza, 1984)
  • CONTE OLIVEROS, Jesús. “Personajes y Escritores de Huesca y Provincia”. Eld. Librería General (Zaragoza 1981)

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]