Grenkamp
Grenkamp, ps. de Salomon KORNFELD (naskiĝis la 1-an de julio 1896, estis mortigita en la nazia koncentrejo de Natzweiler-Struthof en 1943) estis pola esperantisto kaj publicisto, posttempe en Parizo, kaj kunredaktoro de Plena Vortaro de Esperanto (PV, 1930, 1934).
Kornfeld estis kunlaboranto de polaj kaj francaj gazetoj. De 1914 li estis esperantisto. Li unue elpaŝis per kursoj, prelegoj, deklamoj ktp. en diversaj urboj de la t. n. Malgranda Polujo. En 1918 li eldonis la ĵurnalon Esperantista Voĉo en Krakovo kaj ekde tiu tempo li fariĝis ankaŭ Esperanto-eldonisto.
Grenkamp estis unu el la unuaj aplikantoj de Esperanto en la radio-sfero. Dum la Internacia Radio Kongreso en Parizo li reprezentis Polujon kaj akceptigis favoran rezolucion al Esperanto. Dum pluraj Universalaj Kongresoj li gajnis laŭdon pri deklamado kaj oratorado.
Verkoj[redakti | redakti fonton]
- Krioj de l' koro (poemoj), Penseroj (kompilitaj citaĵoj), Kuzeto (1925, trad. komedieto de Michał Bałucki),
- Vortoj de Profesoro Th. Cart (1927);
- Kompleta Gramatiko kaj Vortfarado de Esperanto (1930, kompletigo de verko de Paul Fruictier);
- Plena Vortaro de Esperanto (kunredaktoro, 1-a eld. 1930);
- Lernolibro por poloj;
- 5.000.000 (originalaj noveloj, 1931);
- Vivo de Cart (1932),
- Pol-Pomeranio (trad. de la politika verko de Casimir Smogorzewski, 1932);
- Pola Folkloro kaj Popolkanto (1933). Pri l' Moderna Arto (1933).
- Oficiala vortaro de Esperanto (1937)
El lia verkaro la plej signifaj estas la lingvistikaj kaj publicistaj verkoj kaj certe la Plena Vortaro.
Literaturo[redakti | redakti fonton]
- 1949: Laurat, Lucien. Memoraĵoj pri Grenkamp-Kornfeld. En: Franca Esperantisto 17-a jaro, 1949, n-ro 101 (1), p. 3,6
Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]
- Paĝo ĉe Originala Literaturo en Esperanto
- "La pereintoj in memoriam" fare de Jean Amouroux
- Libroj de kaj pri Salomon Kornfeld en la Kolekto por Planlingvoj kaj Esperanto-Muzeo
- Artikoloj de kaj pri Salomon Kornfeld en Elektronika Bibliografio de Esperantaj Artikoloj (EBEA) (serĉu kaj je "kornfeld" kaj je "grenkamp")