Saltu al enhavo

Salpausselkä

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salpausselkä
Finmoreno
upland (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata
Geografia situo 60° 59′ 54″ N, 26° 28′ 39″ O (mapo)60.998326.4775Koordinatoj: 60° 59′ 54″ N, 26° 28′ 39″ O (mapo)
Landoj Finnlando vd
Salpausselkä (Finnlando)
Salpausselkä (Finnlando)
DEC
Map
Salpausselkä
vdr
La tri terkrestoj nomataj Salpausselkä kaj unu simila terkresto pli norde en Finnlando

Salpausselkä (elparolo: [ˈsɑlpausˌselkæ]) estas nomo donita al ĉiu el la tri paralelaj altaj terkrestoj en Suda Finnlando. Ili estas finmorenoj, formiĝintaj fine de la lasta Glaciepoko. Malvastasence la nomo estas uzata nur pri la plej suda terkresto, kiu pasas tra la urbo Lahti kaj laŭ kiu estas nomita la internaciaj Skiludoj de Salpausselkä.

La vorto Salpausselkä signifas laŭvorte "bar-dorso". Ĝi estis elpensita de geografoj meze de la 19a jarcento – oni pensis, ke temas kvazaŭ pri terspino, kiu sude baras la akvojn de la finna lagregiono.[1]